Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Spirita vivo

OPINIO

Ankaŭ per armiloj

Aŭtune de 2014, pro la murdoj, perfortoj, atakoj kaj gajnoj de la tiel nomata Islama Ŝtato, la gazeto de la evangelia landa eklezio per ĉefartikolo opiniis: “Paco defendeblas ankaŭ per armiloj”.

Antaŭ nur malmultaj jaroj eldiro tia perdigus al redaktoro la postenon. Tiam la Germana Evangelia Eklezio kredis, per slogano “Krei pacon, ne minacon”, pacigi la tutan mondon. En la nova Germanio la eklezio transprenis la bibliodevenan gvidlinion “plugiloj el armiloj”.

La verkinto de la koncerna ĉefartikolo klarigis, ke la evangelia eklezio komencis ŝanĝi sian pacpolitikon kaj ke okazos ankoraŭ pli decidaj paŝoj. Memkompreneble ordinaraj kredantoj ne tiom rapide volas ŝanĝi sian nekontestatan bonan kurson. Protestoj pli-malpli akraj sekvis.

Sed okazis en novembro 2014 sinodo de la evangelia eklezio. Elektita estis kiel prezidanto la bavara landa episkopo Heinrich Bedford-Strohm. Li junaĝe evidentiĝis pacaktivulo kaj lastatempe ne malofte montris sin simpatianto de islamo, tiel konfuzante multajn eklezianojn.

Tamen, post propraj spertoj en la norda Irako, li forlasis striktan pacismon. Li ekkonis, ke “povas ekzisti religioj, kiuj, laŭvide de kristanismo, ne meritas estimon kaj, lezante homajn rajtojn, eĉ ne respekton”.

Krome li aprobis liveradon de armiloj al kontraŭuloj de la Islama Ŝtato, en bona kompanio kun la reprezentanto de la eklezio ĉe la germana federacia registaro kaj Eŭropa Unio, Martin Dutzmann. Kelkaj el la evangelia komunumo flaras perfidon, ke nun ankaŭ gvidantoj de germanaj protestantoj almenaŭ ideologie subtenas armilojn “en difinitaj aktualaj situacioj”, kiel tiuj religiaj funkciuloj prudente kaj memprotekte pravigas sian konvertiĝon.

La moralaj instruoj de la biblio kapablas montri idealan homan konduton. Sed la vangoj jesuaj ne povas esti ĉiuokaze la modelo. Frapon de du vangoj homo facile eltenas. Sed post la murdo de korpo kaj animo, ĉu de unuopa homo, ĉu de tutaj socioj, ne plu restas dua vango por pure pacama konduto.

Franz-Georg Rössler

korespondanto de Monato en Germanio