Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

KROATIO

F-ina venko

Post la kvinjara mandato de la tria ŝtatprezidanto de Kroatio, Ivo Josipović, okazis novelektoj. Partoprenis en la unua balotrondo kvar kandidatoj.

En la dua rondo restis tri: Josipović, socialdemokrato; Kolinda Grabar Kitarović, de la dekstra partio HDZ, kiu regis plej longe en Kroatio kaj kulpas pri la malfavora ekonomia stato, ankaŭ krimado; kaj iom surprize la 25-jaraĝa Ivan Sinčić, reprezentanto de Movado Viva Muro, defendanto de malriĉuloj kaj senhejmuloj.

Lerteco

Sinčić rikoltis 16 % de la duarondaj voĉoj pro lerteco en televida kandidato-debato. Evidente li konvinkis grandan plimulton de la mizeruloj en Kroatio.

Tamen en la lasta rondo la 11an de januaro venkis per 50,74 % de la voĉoj Kitarović, iama ministro en antaŭa HDZ-registaro kaj poste kroata ambasadoro en Usono. Ŝi ricevis 32 000 voĉojn pli ol Josipović. Tiel Kroatio elektis sian unuan ŝtatprezidantinon.

Sian venkon ŝi dankas al diversaj faktoroj. Tre malpopularis la socialdemokrata registaro, kiu montriĝis nekapabla krei ekonomie kaj sociale sukcesan ŝtaton. Dum ĝia mandatperiodo la ŝtato daŭre havis deficitojn kaj minimuman malnetan enlandan produkton.

Eklezio

Krome lobiis por Kitarović la eklezio katolika. Ŝi venkis en 13 ĉefe kamparaj regionoj kontraste al Josipović, kiu sukcesis en sep urbaj regionoj. Cetere Kitarović profitis de la voĉoj de kroatoj el Bosnio-Hercegovino, kiuj ĉiam voĉdonas laŭ nacia pensmaniero, subtenante la naciisman partion HDZ.

La nuna maldekstra registaro kun la malpopulara ĉefministro Zoran Milanović havas mandaton ankoraŭ 10-monatan. Ŝtatbalotoj okazos ĉi-jaron en oktobro. En tiu periodo politike kunvivos kontraŭuloj: maldekstra registaro kaj dekstra ŝtatprezidantino.

Zlatko Tišljar

korespondanto de Monato en Slovenio