Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

MINADO

Trepça, pomo de malkonkordo inter Kosovo kaj Serbio

Lastatempe la rilatoj inter Kosovo kaj Serbio ekkonis novan tension pro la minejoj de Trepça, apud la urbo Mitrovica en Kosovo. La laboristoj strikas, ĉar ili timas pri sia estonta sorto pro disputo pri la proprieto de la minejoj.

Temas pri tre malnova aro da minejoj de plumbo kaj pluraj aliaj valoregaj kaj maloftaj mineraloj kaj miliardoj da tunoj da lignito, ekspluatita jam de iliroj (la antaŭantoj de la albanoj) kaj poste de romianoj, bizancanoj, otomanoj, britoj, germanoj dum la dua mondmilito, jugoslavoj post la milito kaj nun de albanoj, almenaŭ parte. Inter la jaroj 1945 kaj 1990 tie oni jare produktis 600 000 tunojn da plumbo. Antaŭ la jaro 1999 en la 40 branĉoj laboris pli ol 22 000 personoj.

Ne nur estis la minejoj, sed estis diversa industrio pri prilaborado de la ercoj kaj liverado de rilataj produktoj. Menciindas la ercoj kaj koncentraĵoj de plumbo kaj zinko, la rafinita plumbo, la arĝento, la oro, la bismuto, la elektrolita zinko kaj kadmio, la sulfata acido, la fosfata acido, la superfosfata sterkaĵo, la elektraj akumuliloj, la nikelkadmio, municioj por ĉasado, plumbaj tuboj kaj dratoj, zinkita lado kaj produktoj el ĝi, elektrokontaktaj materialoj, vagonetoj kaj elektrolokomotivoj por ercejoj, ekipaĵoj kaj vicpecoj por metalurgio kaj ercejoj kaj aliaj.

Trepça laboras

Dum Jugoslavio Trepça enspezigis ĝis pli ol 100 milionoj da usonaj dolaroj jare danke al la eksporto de plumbo. Pro tio tiutempe cirkuladis la onidiro, ke “Trepça laboras, dum Beogrado konstruas”. Kelkaj eĉ diras, ke ĝi estis la kaŭzo de la eksplodo de la konflikto inter albanoj kaj la serba ŝtato en la jaroj 1998-1999. Aktuale la produktado estas tre limigita, ĉar la minejo bezonas multe da investaĵoj por la renovigo. Plia problemo estas, ke parto de ĝiaj entreprenoj troviĝas en la teritorio regata de serbaj municipoj ene de Kosovo. Post la milito la tiama UN-institucio pri Kosovo, UNMIK, deklaris la minejon ne ŝtata, sed administrota de aparta institucio, Agentejo de Kosovo por Privatigo.

Antaŭ nelonge la registaro de la sendependa Kosovo, estrata de Isa Mustafa, deklaris, ke Trepça devas aparteni al Kosovo kaj helpi ĝin en la evoluigo de la ekonomio kaj la mildigo de la amasa senlaboreco. Tion kontraŭstaras la registaro de Serbio. Dume la albanaj ministoj strikas, timante pri sia estonta sorto kaj dezirante, ke la minejo estu redonata al la ŝtato de Kosovo.

Bardhyl Selimi

korespondanto de Monato en Albanio

[FORIGITA!: bildo]

La minejo de Trepça.