Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kun granda intereso mi legis la artikolon de Gérard Mansel pri Nov-Kaledonio (Monato 2014/12, p. 18-19), lando, pri kiu mi antaŭe nenion sciis. Tamen pri la kapitano James Cook mi estas pli bone informita. Pravas, ke li elektis tiun nomon ĉar la marbordo ŝajnis al li simila al Skotlando; tamen Cook ne estis skoto. Li naskiĝis en dometo en Marton, vilaĝo en la nordo de Jorkŝiro, do en Anglio. La dometo ne plu staras tie; antaŭ jaroj oni malkonstruis ĝin brikon post briko kaj sendis ĝin al Aŭstralio, kie ĝi ankoraŭ videblas. En Marton restas memortabulo kaj muzeo pri la diversaj vojaĝoj de James Cook.
Jack Warren
Anglio