Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Responde al la artikolo Ĉu savi la kristanan okcidenton? (Monato 2015/02, p. 7) la jenon. En la munkena Eine-Welt-Haus (unumonda domo) okazis prelego pri la rolo de islamanoj en la okcidenta medio. La folioj disdonitaj laŭsence enhavis la jenon: “La islamanoj, kiuj vivas en relative mizeraj kondiĉoj en la urboj kaj kiuj ne plu toleras la detruadon de la islamaj kulturaj valoroj fare de l’ okcidento, precipe de Usono, nun komencas defendi sin. Laŭ la klasika malamika bildo Usono nun proklamas kontraŭbaton por detrui tiun fikulturon kaj tiel sekurigi la bonajn, raciemajn okcidentulojn.”
Kiel ajn tordita tio ĉi aspektas, estas certe malfacile ĝuste kaj juste prijuĝi. Almenaŭ estas direbla la jeno. La komenco kaj la fino de la korano estas: Bismi’llahi’rrahmani’rrahim, laŭdon al Alaho, la kompatema, la indulgema. Sed ĉu ne estas blasfemo laŭdi Dion pro lia kompatemo kaj indulgemo, se oni mem faras sin senindulga juĝisto kaj ekzekutanto? En la biblio dume oni legas: “Al mi estas la venĝo, diras la Sinjoro”, do ne al homoj! Kaj due ne estas necese en demokratio regi per fera mano.
Frieder Weigold
Germanio