Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

El mia vidpunkto

Ridante survoje al la banko

Dominis la amaskomunikilojn meze de februaro la fakto, kiel svisa filio de HSBC, la dua plej granda banko en la mondo kun sidejo en Londono, helpas al riĉegaj klientoj eviti impostojn kaj fraŭdi landajn registarojn.

En Britio la gazetaro, almenaŭ ĝiaj plej seriozaj reprezentantoj (kiuj kun i.a. francaj kaj usonaj publikaĵoj helpis malkaŝi la skandalon), dum pluraj tagoj plenis de priaj raportoj. Same, ne eblis eskapi radio- kaj televidajn intervjuojn kun politikistoj, impostistoj kaj aliaj fakuloj.

Do imagu, kiom mi surpriziĝis, ja ŝokiĝis, kiam mi starigis simplan demandon al studentoj pri ĵurnalismo. “Kio,” mi volis scii, cele al debato pri aspektoj de la afero, “estas aktuale la plej signifa novaĵero?”

Silento. Iu, heziteme, proponas trafikakcidenton, en kiu mortis knabineto, kiam senbremsa ŝarĝaŭto ruliĝis malsupren laŭ kruta deklivo. Ne, mi diras. Io mondskale pli grava.

Fruntoj sulkiĝintaj. Leviĝas voĉeto, kun nomo de rokmuzikisto (pri kiu mi ne aŭdis) enplektita en seksafero. Ne, ne. Tute ne, do ... Ha! ekkrias alia. Islama Ŝtato, sendube Islama Ŝtato. Trian fojon mi neas, dirante, ke jes, gravas IS, kiu neniam tro foras de la paĝoj de niaj gazetoj, sed ĉi-fojon ne.

Kaj do mi helpas. La literojn HSBC mi flustras. La studentoj rigardas unu la alian, ĝis unu komencas: “HSBC ... nu, jes, banko ... ĉu ne ... io pri kontoj ... eble en Svislando ... mi ne certas ...”. Nu, fine ...

Prijuĝu la anekdoton, kiel vi volas. Hodiaŭaj studentoj estas idiotoj (nevere); studentoj pri ĵurnalismo ne legas seriozajn gazetojn (parte vere); la koncerna universitato devas esti triaranga (nu, Kembriĝo aŭ Oksfordo ĝi ne estas), ktp.

Frapis min tamen la jeno: la reago, aŭ nereago, de relative inteligentaj gejunuloj estas ĝuste tio, kion celas la brita konservativa registaro, kiu ja sciis antaŭ kelkaj jaroj pri la banka skandalo, sed neniel intervenis. Male, la registaro nun kulpigas la antaŭan laboristan registaron, pretendante, ke estas tiu, kiu ŝanĝis la leĝaron por permesi, ke bankoj agu sendepende de ministra superrigardo.

Kaj estas la sama konservativa registaro, kiu okazigis en la semajno, kiam estis anoncita la banko-skandalo, riĉegulan balon, kiu rikoltis por la partio milionojn da pundoj. Evidente registaro tia ne procesos kontraŭ tiuj, kiuj posedas eksterlandajn svisajn kontojn, kaj kiuj malavare subtenas la partion.

Pro tio estas 300 impostistoj en Britio, kiuj okupiĝas — teorie — pri la 70 miliardoj da eksterlandaj pundoj ŝuldataj de eguloj al la fisko, dum pli ol 3000 aliaj postĉasas la etulojn, kiuj ne disponas pri svisaj kontoj kaj ŝuldas “nur” 1,2 miliardojn.

Cetere la imposto-leĝaro en Britio kovras 17 000 paĝojn (en Honkongo, laŭdire unu el la plej efikaj fisko-reĝimoj en la mondo, nur 276). Tial, atentigis impostisto, facilas trompi la fiskon, ĉar la dekstra mano ne scias, kion faras la maldekstra.

Sed ankaŭ miaj studentoj, reprezentantoj de la popolo mem, ne scias, ne interesiĝas. Ili havas siajn panon kaj cirkojn, siajn futballudojn, muzikon, alkoholon, fejsbukon, jare du semajnojn da suno en Hispanio ktp. Ili kontentas ... do kial maldormi pro komplikaj, tedaj financaj aferoj en fora Svislando?

Tiel la registaro, kaj la konservativa partio, kiu dum la t.n. nigra-blanka balo eĉ aŭkciis butikumado-sesion kun la ministrino pri internaj aferoj (kaj aliajn sesiojn kun aliaj ministroj), ridas — kiel oni diras en la angla, kiam oni pergajnis monon sen granda peno — survoje al la banko. Ĉi-fojon (kaj dubindas, ĉu multo ŝanĝiĝos) al svisa banko.

Paul Gubbins

Ĉefredaktoro de Monato