Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AŬSTRALIO

Bani kun krokodiloj

En Aŭstralio vivas du krokodilaj specioj: la dolĉakva kaj la marakva krokodilo.

Dolĉakvaj krokodiloj (Crocodylus johnstoni) mezuras malpli ol tri metrojn kaj normale pezas nur 70 kilogramojn. Ili vivas en riveroj kaj riveretoj en la norda parto de Aŭstralio (Kvinslando, Norda Teritorio kaj Okcidenta Aŭstralio). Ilia kutima dieto konsistas el fiŝoj, birdoj, ranoj kaj malgrandaj mamuloj.

Ili estas sendanĝeraj al homoj, kaj oni ofte vidas naĝantojn en riveroj, kie surborde sunbaniĝas dolĉakvaj krokodiloj. Tamen oni devas sin gardi, ĉar fojfoje dolĉakvaj kaj mortigemaj marakvaj krokodiloj kunekzistas en estuaroj. La dolĉakvaj krokodiloj mordas homojn, kiam ili estas timigataj. Iliaj dentoj surhavas malagrablajn bakteriojn, kaj vundo ofte infektiĝas. Estas saĝe lasi ilin trankvilaj kaj ilin ne tuŝi.

Marakvaj krokodiloj

La marakva krokodilo (Crocodylus porosus) estas la plej granda reptilio de la tero post la estingiĝo de la dinosaŭroj. La plej grandaj vir-krokodiloj mezuras preskaŭ sep metrojn kaj pezas du tunojn. Ili vivas tipe 70 jarojn, sed kelkaj povas aĝi eĉ pli ol 100 jarojn.

Krom en Aŭstralio ili troviĝas ankaŭ en suda Barato, Srilanko, Papuo-Nov-Gvineo kaj Timoro. Ili povas vivi kaj en tropika marakvo kaj en tropikaj dolĉakvaj riveroj proksimaj al la maro. Ili kapablas naĝi kelkcent kilometrojn en la maro kaj fojfoje aperis eĉ en Nov-Kaledonio kaj Fiĝio.

Turistoj

Ili ĉasas grandajn bestojn kaj fojfoje mortigas homojn, kiuj naĝas en iliaj akvoj. En Aŭstralio unu aŭ du personoj mortas jare, atakite de marakva krokodilo. Kompare, pli ol 1000 personoj mortas jare pro aŭto-akcidentoj. Tiuj krokodiloj povas salti kaj movi ege rapide dum mallongaj momentoj, longdistance ili malrapidas. Kie troviĝas marakvaj krokodiloj, turistoj ofte vidas avertilojn pri la danĝero naĝi. Se homoj ne enakviĝas kaj ne promenas riverborde, atako kutime ne okazas.

Ekzistas krokodilaj bredejoj, kie oni profitas ĉefe de la haŭto por krei saketojn, valizetojn, ŝuojn kaj aliajn vestaĵojn. La viandon oni manĝas en restoracioj. Multaj turistoj iras al krokodilaj parkoj por admiri tiujn “prahistoriajn” estaĵojn. En la Norda Teritorio de Aŭstralio turistoj povas observi ilin en la Nacia Parko Kakadu. En la rivero Adelaide oni povas rigardi desur ŝipo saltantajn krokodilojn. En la plej nova Krokodila Parko de Darvino oni eĉ povas bani kun ili.

Ŝandor Monostori

Korespondanto de Monato en Aŭstralio

[FORIGITA!: bildo]

Krokodilaĵo surtelere en restoracio en Darvino, Norda Teritorio. Ĝi gustas kiel fiŝaĵo. Foto: ŜANDOR MONOSTORI

[FORIGITA!: bildo]

Banado kun marakva krokodilo en protekta travidebla cilindro. Krokodilparko en Darvino. Foto: ŜANDOR MONOSTORI

[FORIGITA!: bildo]

Subakva foto de krokodilo, kun kiu la homoj banas. La antaŭaj piedoj mankas, ĉar ĝi perdis ilin, batalante kontraŭ alia krokodilo. Foto: ŜANDOR MONOSTORI