Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

La Chaux-de-Fonds

En la artikolon pri La Chaux-de-Fonds (Monato, marto 2015/3, p. 8) enŝoviĝis eraro pri la akvofluo en kaj el la urbo. La frazo tekstu: Tiu ĵurasa urbo akiras sian akvon el la rejna baseno, el la rivero Areuse apud Neuchâtel kaj pumpas ĝin el 400 m al 1000 m. Ĝi sendas sian akvon al Mediteraneo tra Doubs, Saône kaj Rhône/Rodano.

Mireille Grosjean

Svislando