Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

ĜIHADISMO

Kune kontraŭ ekstremistoj

Kunlabori kontraŭ ĝihadismo interkonsentis kvar EU-ŝtatoj kaj ses landoj el okcidenta Balkanio. Ĉeestis kontraŭterorisman konferencon en Vieno la EU-komisionano pri internaj aferoj, Dimitris Avramopoulos, kaj ministroj de Italio, Slovenio, Kroatio, Aŭstrio kaj de Albanio, Bosnio-Hercegovino, Kosovo, Makedonio, Montenegro kaj Serbio.

Laŭ la aŭstra ministro pri eksteraj aferoj, Sebastian Kurz, identigeblas tri kialoj por okazigi la konferencon “Batali kune kontraŭ ĝihadismo”. Unue, ĝihadismo minacas la internan kaj eksteran sekurecon. Due, ekzistas ligoj inter ekstremistoj en okcidenta Balkanio kaj EU-landoj. Trie, troveblas en la partoprenantaj ŝtatoj problemoj, kiuj favoras krimecon kaj ekstremismon, ekzemple mankantaj perspektivoj por junaj homoj.

Najbaraj

Nepras, aldonis Kurz, ke Aŭstrio subtenu najbarajn landojn en okcidenta Balkanio en ilia batalo kontraŭ ĝihadismo.

Krome, laŭ Johanna Mikl-Leitner, ministrino pri eksteraj aferoj de Aŭstrio, necesas plilarĝigi la EU-registrejon pri kontraŭleĝaj interretaj enhavoj ankaŭ al ŝtatoj de okcidenta Balkanio. Aŭstrio jam proponas al aliaj ŝtatoj informojn de la konsultejo pri ekstremismo, establita en la pasinta jaro, al kiu povas sin turni gepatroj de radikaligitaj gejunuloj.

Aldonis Mikl-Leitner, ke oni pli bone trejnu limgardistojn por malebligi el- kaj en-migradon de perfortopretaj ekstremistoj kaj plifortigi la rilatojn kun la limgarda agentejo Frontex. Endas ankaŭ intensigi kunlaboron kun la eŭropa polica oficejo Europol kaj kun la kontraŭterorisma kunordiganto de EU.

Eksterlandaj

Substrekis Avramopoulos, ke ĝihadismo povas esti solvita nur pere de pli intima kunlaboro de la eŭropaj landoj. Li indikis, ke la nombro de eksterlandaj batalantoj en Sirio kaj Irako kreskas “de tago al tago”.

Ivica Dačić [daĉiĉ], ministro pri eksteraj aferoj de Serbio kaj nuna prezidanto de la Organizaĵo pri sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo (OSCE), riproĉis, ke la ĝihadisma minaco longe estis subtaksata. La t.n. islama ŝtato (IS) ekestis en 2006, atentigis Dačić, tamen kontraŭterorisma agado nur en 2014.

Li diris: “Kion ni faris dum tiuj ok jaroj? Serbio avertis, ke Aŭstrio estas centro de vahabitaj ekstremistoj. Hodiaŭ estas en ordo ĉio, kion ni faras. Tamen dum multaj jaroj ni ebligis al ili fortikiĝi.”

Evgeni Georgiev

Korespondanto de Monato en Aŭstrio

[FORIGITA!: bildo]

Antaŭ la komenco de la internacia konferenco “Batali kune kontraŭ ĝihadismo”. Foto kun permeso de la aŭstra ministerio pri eksteraj aferoj.

[FORIGITA!: bildo]

Sebastian Kurz kaj Johanna Mikl-Leitner interparolas en la mezo (de maldekstre dekstren). Foto kun permeso de la aŭstra ministerio pri eksteraj aferoj.

[FORIGITA!: bildo]

Sebastian Kurz, Dimitris Avramopoulos kaj Johanna Mikl-Leitner (de maldekstre dekstren). Foto kun permeso de la aŭstra ministerio pri eksteraj aferoj.

[FORIGITA!: bildo]

Sebastian Kurz, Ivica Dačić, Johanna Mikl-Leitner kaj Dimitris Avramopoulos (de maldekstre dekstren). Foto kun permeso de la aŭstra ministerio pri eksteraj aferoj.