Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

FRANCIO-SERBIO

Siringoj kaj ringoj geedzecaj

En la suda Francio vivas ĉirkaŭ 40 000 serboj. En junio en la franca urbo Liono tiuj de miksa franca-serba edzeco loĝantaj aŭ en Serbio aŭ en Francio povas simbole atesti sian edzecan ĵurpromeson. Akompanas la ceremonion muzika spektaklo.

La evento koincidas kun la 765a datreveno de ligoj inter la du ŝtatoj. En 1250 la franca princino Hélène d’Anjou edziniĝis al la reĝo Uroŝ la unua Nemanjiĉo.

La reĝo ĝisatendis sian edziniĝonton en la valo de la rivero Ibar kaj laŭ cento da kilometroj plantis aleon de siringoj kiel simbolon de amo. La societo de la serba-franca amikeco el la urbo Kraljevo ĉi-jaron renovigas la aleon.

Dimitrije Janičić

Korespondanto de Monato en Serbio

[FORIGITA!: bildo]

Ikono en la monaĥejo Studenica montras la reĝinon Jelena, kiel oni nomis ŝin post ŝia edziniĝo al serba monarĥo, kaj ŝian filon reĝo Milutin.