Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Kalendaroj (1)

Ĉiu havas respondon al la demando pri tio, kiel oni povas fari regulojn por mezuri tempon, kvankam la kosmo ne ebligas facile fari kalkuladojn pri la movado de la tero ĉirkaŭ la suno. La artikolo de Walter Klag (Monato 2015/4, p. 18) memorigis min pri la propono de Isaac Newton en 1700. Li rimarkis, ke la tempo de la printempa ekvinokso ĝis la aŭtuna estas pli longa ol tiu de la aŭtuna ĝis la printempa. Do li sugestis, ke ĉiu somera monato de aprilo al septembro enhavu 31 tagojn, kaj la vintraj 30. La lasta tago de septembro estu la superjara tago, kaj septembro enhavu 30 tagojn dum ne-superjaroj. Oni povus facile kalkuli superjarojn, ĉar ĉiu kvara estos tia, krom ĉiu centa. Tamen unu el 500 (sed ne el 400 kiel en la gregoria kalendaro) estos tia. Se oni ankaŭ donus al unu el 5000 jaroj unu plian supertagon, oni egaligus unu jaron al mezuma daŭro de 356,2422 tagoj.

Ni ne scias, kial Newton ne antaŭenigis ĝin; tiutempe troviĝis malsamaj taksoj pri la preciza longo de la jaro, do eble li ne estis sufiĉe certa kaj ne volis erari.

Andy Pepperdine

Britio