Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Kalendaroj (2)

Walter Klag asertas (Monato 2015/4, p. 18), ke alia kalendaro noviga kaj preciza eblas, sed li forgesas diri, ke tia kalendaro logika kaj racia jam ekzistas, kaj estis efektivigita. Temas pri la franca respublika kalendaro, kiu estis oficialigita kaj uzata de oktobro 1793 ĝis decembro 1805. Ĝi estis uzata ankaŭ de la Pariza Komunumo inter marto kaj junio 1871.

Tiu kalendaro enhavas dek du tridek-tagajn monatojn, ĉiujn dividitajn en tri tagdekojn, al kiuj ĝi aldonas kvin (aŭ ses ĉe superjaroj) suplementajn jarfinajn tagojn por festi la jarŝanĝon. Ĉu ne plej simpla, plej logika? Malsimile al la proponita kalendaro de Walter Klag ĝi komencigas la jaron en la aŭtuna ekvinokso, kaj forbalaas la septagan malkonvenan semajnon hereditan de prahistoriaj superstiĉoj. En PIV ĝiaj monatonomoj estas jene esperantigitaj: vendemiero, brumero, frimero, nivozo, pluviozo, ventozo, ĝerminalo, florealo, prerialo, mesidoro, termidoro, fruktidoro.

Tamen, konante la obstaklojn, kiujn ni trovas de baldaŭ cent tridek jaroj por adoptigi la internacian lingvon, mi forte dubas, ke la uzo de tia kalendaro venos antaŭ la paso de kelkaj jarcentoj.

Thierry Tailhades

Francio