Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

SLOVAKIO

La jaro de Ľudovít Štúr

En 2015 Slovakio dediĉas la jaron al la memoro de Ľudovít Štúr [ludovit ŝtur], unu el la plej notindaj figuroj de la slovaka nacia historio.

Štúr estas renoma, ĉar li starigis la fundamenton de la slovaka literatura lingvo. Verkisto, filozofo, instruisto, ĵurnalisto, ĉefredaktoro, lingvosciencisto kaj deputito de la hungara parlamento, li formulis nacian demokratan programon. Li rifuzis absolutismon, privilegiojn de la nobelaro kaj postulis suverenecon de la nacio kaj de la konstitucio.

Filozofoj

Štúr naskiĝis antaŭ 200 jaroj (la 29an de oktobro 1815) en la slovaka vilaĝeto Uhrovec (ĉ. 150 km norde de la ĉefurbo Bratislavo) en instruista familio. Li studis teologion en Halle, kie lin multe influis la teorioj de la germanaj filozofoj Hegel kaj Herder. Dum siaj studoj li gvidis literaturan rondeton de junaj poetoj kaj eldonis en 1835 poezian almanakon, Fruktoj.

Kun la slovakaj verkistoj M. M. Hodža [hodĵa] kaj J. M. Hurban li staris pinte de nacireviviga movado. Li agis klerige, kulture kaj politike, kio rezultigis la leĝigon de la slovaka lingvo en 1843. Li estis la ĉefredaktoro de la slovaka nacia gazeto (1845) kaj partoprenis en la slava kongreso en Prago (1848).

Revolucio

Li organizis volontulojn por la slovaka nacia revolucio (1848-49), sed post ĝia sufoko li estis police persekutata. Pro tio Štúr rifuĝis al sia frato en la urbeto Modra, kie li dediĉis sin al literaturo. Li mortis la 12an de januaro 1856 en la aĝo de 40 jaroj, post vundiĝo dum ĉasado.

La domo, en kiu Štúr forpasis, estas hodiaŭ Muzeo de Ľudovít Štúr, deklarita nacia kultura monumento de Slovakio en 1965. La muzeo posedas 20 000 librojn kaj literaturaĵojn ligitajn al la vivo kaj verkaro de Štúr.

Notindas liaj lingvistikaj verkoj La slovaka lingvo kaj la bezono skribi en tiu ĉi lingvo kaj Instruo pri slovaka lingvo. Ĉi tie li klarigis la slovakan literaturan lingvon kaj la neceson pri unueca lingvo por firmigi la nacian identecon.

En La Slavoj kaj la estonta mondo (skribita en la germana lingvo Das Slawentum und die Welt der Zukunft) li kritikis la habsburgan monarkion kaj, laŭ la filozofio de Hegel, skizis sian propran nocion pri ideala slava ŝtato. Aliaj verkoj inkluzivas la kolekton Poemoj kaj kantoj kaj Pri la kantoj kaj rakontoj de la slavaj gentoj.

Muzeoj, monumentoj, stratnomoj kaj publikaĵoj memorigas pri Štúr. En la nuna jaro, dediĉita al li, estas organizataj interalie ĵurnalista konkurso Plumo de Štúr, literatura konkurso Kial mi ŝatas la slovakan lingvon kaj migra ekspozicio pri liaj vivo kaj kreado.

Ankaŭ la ĉeftemo de la ĉi-jara tutslovaka esperanta renkontiĝo havas la titolon Štúr kaj Škarvan — niaj eminentuloj.. Albert Škarvan (1869-1926) verkis la slovakan tradukon de la Fundamento de Esperanto (1907), kiu fariĝis la unua libro slovaklingva pri Esperanto.

Julius Hauser

korespondanto de Monato en Slovakio

[FORIGITA!: bildo]

La ĉambro, en kiu forpasis Ľudovít Štúr. La mursurskribo tekstas: Ni laboras por la nacio, pro tio ni havas dornoplenan vojon de la vivo. Foto: JULIUS HAUSER

[FORIGITA!: bildo]

La muzeo de Ľudovít Štúr en la urbeto Modra. Foto: JULIUS HAUSER

[FORIGITA!: bildo]

Statuogrupo de Ľudovít Štúr en Modra, konstruita el blanka itala marmoro kaj inaŭgurita en 1938. Ĝin kreis Frico Motoška [motoŝka]. Foto: JULIUS HAUSER

[FORIGITA!: bildo]

Statuo de Ľudovít Štúr en la urbo Žilina (norda Slovakio). La statuto, 5 m alta, estis inaŭgurita en 2012. Ĝin skulptis Ladislav Berak. Foto: JULIUS HAUSER