Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

JAPANIO

Ono da kimono-portantoj

La japana vestaĵo “kimono” prezentas simbolon de la landa kulturo. Tamen malpliiĝas la nombro de kimono-portantoj. Kvankam antaŭ 30-40 jaroj japanaj maljunuloj ĝin surhavis, nun normalas, ke ili portas okcidentajn vestaĵojn. Oftas, ke junuloj neniam surhavis kimonon.

Kimono kaftane aspektas kaj montras diverskolorajn bildojn aŭ desegnaĵojn. En la japana “kimono” signifas laŭvorte “surhavaĵo” aŭ “vesto”.

Aĉeti kimonon malsamas ol aĉeti okcidentan veston. Unue, ĝi ne vendatas en normala fasonejo, sed en fakfasonejo nur por kimonoj, nomata gohukuja. Due, ĝi estas fasonata el plena vestoŝtofo laŭ la korpo de la mendinto kaj necesas preskaŭ unu monato por ĝin finfari. Ĝi kostas minimume 30 000 enojn (proksimume 220 eŭrojn).

Ceremonio

Nuntempe malmultas okazoj, kiam japanoj surhavas kimonon. Temas pri tradiciaj aŭ memorigaj okazaĵoj, kiel novjara vizito al sanktejo aŭ geedziĝa ceremonio laŭ tradicia maniero. Sed eĉ tiam oni ofte ne plu portas kimonon.

Raportite estas, ke kriziĝas la kimono-industrio. En 2011 la brita novaĵo-servo BBC informis, ke, ĉar oni ne aĉetas kimonojn, la laboristoj ne povas sin vivteni kaj ne venas junuloj por lerni kiel fasoni kimonojn. Aliflanke la estonteco ne tute nigras. Gazeto en Finnlando raportis, ke ĝinzoŝtofa kimono videblis dum modo-foiro.

Hodiaŭ ne necesas vivi kiel la prapatroj kaj, ekzemple, porti kimonon en ĉiutaga vivo. Eblas nun ĝui nunajn kaj novajn kimonoformojn. Ne malpliiĝis okazoj por ĝin surhavi, kaj kimonon porti ebligas al junuloj sperti popolvestaĵon.

Seŝimo Masaja

korespondanto de Monato en Japanio

[FORIGITA!: bildo]

Mankas intereso inter junuloj por lerni la arton fasoni kaj krei tradician japanan kimonon. Foto: Seŝimo Masaja