Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Kial tiom da fotoj?

Mi legis kun intereso la junian numeron de Monato, precipe la artikolojn pri la persona instigilo kaj pri la Loreta Vojo. Belaj koloraj fotoj (ne nur front-paĝe!), sed kial tiom grandaj? Krome mi rimarkis, ke ne pli ol 12 personoj kontribuis, el kiuj la ĉefredaktoro kaj Roberto Pigro (dufoje). Ĉu mankas al Monato kontribuantoj kaj kontribuaĵoj?

Pierre Grollemund

Francio