Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AŬSTRIO

Celataj: malpli altaj luprezoj

Kreskanta urbo — malabundaj loĝejoj: Jen la situacio en Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrio. La loĝantara kresko estas la sekvo de daŭra enmigrado el aliaj landoj de Eŭropa Unio, Afriko kaj la Proksima Oriento.

Baldaŭ loĝos en Vieno du milionoj da homoj. Sekve la prezoj de loĝejoj kreskas. Nuntempe por luata loĝejo oni pagas ĉiumonate 10 ĝis 20 eŭrojn por ĉiu kvadrata metro, kaj por propra loĝejo 2000 ĝis 5000 eŭrojn por kvadrata metro — plej ofte sumon nepageblan por juna familio.

Kooperativoj

Privataj firmaoj kaj kooperativoj konstante konstruas loĝejojn, sed ne sufiĉe. Tial la komunumo Vieno, post kelkjara paŭzo, baldaŭ konstruos loĝejojn kun la celo malaltigi la luprezojn. Ĝis la jaro 2018 estiĝos 2000 novaj loĝejoj, kies subvencio atingos 25 milionojn da eŭroj.

La monata luprezo estos maksimume 7,50 eŭroj por ĉiu kvadrata metro. La politikistoj de la Verda Partio kritikis tiun planon de la socialdemokratoj. Ili volas 1000 loĝejojn pli.

Walter Klag

korespondanto de Monato en Aŭstrio

[FORIGITA!: bildo]

Karl Marx-Hof en la 19a distrikto de Vieno. Tiu 1100 m longa konstruaĵo estiĝis en la malfruaj 1920aj jaroj. Tie loĝis 5500 personoj en 1382 loĝejoj. Financis ĝin la tiama socialdemokrata registaro de Vieno el imposto por loĝej-konstruado. Ĉiu loĝejo havis antaŭĉambron kaj kuirejon — tiam revolucia progreso. Post ripetataj renovigoj ĉiu loĝejo havas nun banĉambron. Foto: WALTER KLAG