Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

LITOVIO

Ambicia plano

Litovaj politikistoj subite rimarkis, ke draste malgrandiĝis la enlanda loĝantaro. En 2001 oni kalkulis 3 483 972 personojn, sed komence de 2015 temis pri nur iom pli ol 2 921 000. La kialoj estas elmigrado kaj malgranda naskokvanto.

En la litova parlamento la estroj de ses politikaj partioj subskribis interkonsenton pri elmigrado. Celate estas, ke en la jaro 2025 vivu en Litovio 3,5 milionoj. Tio signifas, ke elmigrado estu malaltigita de 18 al 9 elcentoj.

Reveni

Samtempe oni strebos krei longdaŭran programon por atingi pozitivan bilancon inter elmigrado kaj (re)enmigrado. Nepras krei favorajn kondiĉojn, kiuj instigu elmigrintojn reveni, labori kaj vivi en sia lando. Laŭ la interkonsento: “La nuna elmigrado fatale minacas detrui la rilatojn inter homoj kaj de la patrujo”.

La interkonsenton ne subskribis la opoziciaj partioj. La estro de la parlamenta konservativa frakcio Andrius Kubilius kritikis la dokumenton. Li taksis ĝin ridinda, aparte por afero tiom grava.

last

korespondanto de Monato en Litovio