Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

ENERGIO

Daŭripovaj energioj por universala evoluo

Energio-efikeco, ŝtata-privata partnereco, daŭripova transporto kaj novigantaj financaj mekanismoj por daŭripova energio staris meze de konferenco okazigita en la aŭstra ĉefurbo Vieno. Partoprenis en la kvara Viena Energia Forumo (VEF) 2015 pli ol 1500 reprezentantoj de 60 landoj, inkluzive 24 ministrojn.

Enkadrigitaj en la konferenco, kun la temo “Daŭripova energio por universala evoluo”, estis specialaj programeroj, kiel “Voĉoj de ĉefoj pri energio”, “Klimata lernejo”, retaj sesioj pri “Virinoj por daŭripova energio”, kaj ministra aranĝo por progresigi puran energion.

Avantaĝoj

La forumo celis kontribui al la post-2015-evoluo kaj klimataj procezoj, emfazante iliajn kunajn avantaĝojn kaj indikante plej bonajn praktikojn kaj agadojn.

La forumo, kiu okazas ĉiun duan jaron, estis lanĉita en 2008 de la aŭstra registaro, Internacia Instituto pri Aplika Sistemanalizo (IIASA) kaj Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado (UNIDO).

Evgeni Georgiev

korespondanto de Monato en Aŭstrio

[FORIGITA!: bildo]

Kvara VEF 2015: Reprezentantoj de la kunorganizantoj dum gazetara konferenco. En la mezo: Li Yong, ĝenerala direktoro de UNIDO. Foto: UNIDO.

[FORIGITA!: bildo]

Parolas Li Yong, ĝenerala direktoro de UNIDO. Foto: UNIDO.

[FORIGITA!: bildo]

Parolas Tania Rödiger-Vorwerk, ĝenerala vicdirektorino en la ministrejo pri ekonomia kunlaboro kaj disvolvado. Foto: UNIDO.