Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ili venis el Munkeno (Germanio) kaj disvastiĝis en Vieno okaze de la tiel nomata Vivobalo kaj de la kantokonkurso. Eble en la tuta mondo ili aperos: verdaj kaj ruĝaj ampolaj paretoj, kiuj montras al piedirantoj, ĉu iri aŭ halti.
Ofte oni vidas ampolan paron el viro kaj virino. Fojfoje estas du viroj aŭ du virinoj. Tiel Vieno volas montri al la mondo, ke la aŭstra ĉefurbo estas tolerema kaj kosmopolita.
Intertempe la paroj aperas ankaŭ sur turista brikabrako: T-ĉemizoj, kruĉoj, magnetoj por fridujo kaj bildpoŝtkartoj. Kelkaj ridas pri tiu ludilo — bone, ke oni ne havas aliajn problemojn. Kaj de ie devas veni la fatraso.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Ampolaj paretoj en Vieno: verda por iri, ruĝa por halti. Foto: WALTER KLAG