Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Dum malpliiĝas la kokain-konsumo, kreskis tiu de haŝiŝo kaj opioido*, laŭ raporto pri narkotaĵoj por 2015 de la UN-Oficejo pri Narkotaĵoj kaj Krimado (UNODC).
La raporto, prezentita en Vieno, notas rekordan opi-produktadon. Tutmonde estas laŭtakse 250 milionoj da narkotuloj, kaj en 2015 forpasis 190 000 homoj pro narkotaĵoj. Laŭ la direktoro de UNODC Jurij Fedotov, nur unu el ses narkotuloj havas aliron al kuracado.
La nombro de narkotuloj pliiĝis je tri milionoj kompare kun la pasinta jaro. Tamen, konsiderinte la kreskon de la monda loĝantaro, la raporto konstatas, ke la nombro de narkotuloj, taksata je 246 milionoj en 2015, restis stabila. Problemojn pri narkotaĵ-konsumo spertas 27 milionoj da homoj.
UNODC mencias 32,4 milionojn da opioid- kaj 16,5 milionojn da opi-konsumantojn tutmonde. La nombro de kokain-konsumantoj estas taksata je 17 milionoj. Kultivado de opiopapavo por kruda opi-produktado, la baza substanco por heroino, atingis en 2014 laŭ la raporto la due plej altan staton ekde 1930. En Afganio, kiel ĉefa regiono de kultivado de opiopapavo, la produktado atingis historie plej altan punkton.
UNODC emfazis la signifon de aliaj enspezaj fontoj por kamparanoj, kiuj ĉi-momente dependas de produktado de kontraŭleĝaj narkotaĵoj. Tamen establi aliajn fontojn postulas multe da tempo.
Oni plendas pri manko de sufiĉa financa subteno por tiaj evoluprojektoj. La landoj de la Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo malpliigis ĝin de 2009 ĝis 2013 je 71 %. Tiucelaj monrimedoj nun konsistigas nur 0,1 % de la tutmonda evoluhelpo.
Granda ĉapitro en la raporto estas dediĉita krom al la “naturaj” ankaŭ al la t.n. sintezaj narkotaĵoj, antaŭ ĉio al metamfetamino. La konsumo de kristala metamfetamino kreskas en Eŭropo kaj Norda Ameriko. Laŭ UNODC, en decembro 2014 identigeblis 541 t.n. psikoaktivaj substancoj, je 20 % pli ol dum la pasinta jaro.
Evgeni Georgiev
korespondanto de Monato en Vieno