Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Dankon pro la koloroj

Mi ricevas Monaton danke al la helpo de donacantoj, kiuj tre ĝentile abonas nin, nepagipovajn esperantistojn. Mi planas sendi denove artikolojn pri Kubo, kiel mi faris en pasintaj jaroj. Mi ĝojas, ke vi pensis pri ni, kiuj ricevas la paperan version, kaj ke finfine ankaŭ ĝi estas tutkolora. La junia numero estas tre bela kaj interesa.

Yoandra Isabel Rodríguez

Kubo