Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

“Espero por la tuta mondo”: irana interkonsento

Post longdaŭraj kunsidoj oni fine interkonsentis pri la irana nuklea programo. Federica Mogherini, la alta reprezentanto pri ekstera politiko de Eŭropa Unio, deklaris, ke temas pri signo de espero por la tuta mondo.

Kiel historian eventon kaj novan ĉapitron de espero priskribis la interkonsenton la irana ministro pri eksteraj aferoj, Mohammad Javad Zarif.

La traktato draste limigas la iranan nuklean programon. Tiamaniere oni celas malhelpi la Islaman Respublikon konstrui atombombon. Tamen ĝi povas plu uzi nuklean energion civilcele.

Sankcioj

Interŝanĝe estos forigataj iompostiome la sankcioj de okcidentaj landoj kontraŭ Irano. Se Irano rompus la traktaton, la sankcioj revalidus antaŭ la forpaso de 65 tagoj. La malpermeso de UN, ke Teherano aĉetu armilojn, restos dum la sekvaj kvin jaroj.

Laŭ la 100-paĝa teksto de la traktato la interkonsento inkluzivas tri bazajn kondiĉojn: redukti la iranan atom-programon dum minimume 10 jaroj, forigi la internaciajn sankciojn, kaj plifortigi kontrolojn de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA).

Kondiĉo

Laŭ fakuloj la traktato ĉiel konvenas. La irana atom-programo ne estos tute ĉesigita, sed restos ĉefa kondiĉo, ke Irano nek produktos, nek aĉetos en iu lando atomajn armilojn. Kontrolistoj de IAEA ricevas la rajton inspekti iranajn instalaĵojn, inkluzive militajn. Se Irano tion ne permesus, estus enkondukataj novaj sankcioj.

Rilate la laŭŝtupan forigon de la sankcioj, Irano konsentis ne pliriĉigi uranon je pli ol 3,67 % dum 15 jaroj. IAEA devas ĝis la fino de tiu jaro komplete esplori ĉiujn aspektojn de la irana atom-programo. Laŭ la traktato, Irano allasos inspektistojn de IAEA al ĉiuj instalaĵoj, tamen la kontrolistoj antaŭe anoncu siajn vizitojn.

Kritiko

El Israelo venis akra kritiko. La israela ĉefministro Benjamin Natanjahu nomis la traktaton “malbona eraro”. Pere de ĝi oni malfermas al Irano sekuran vojon por produkti atomajn armilojn.

La laŭpaŝa forigo de sankcioj kontraŭ Irano povas nur ĝojigi negocistojn, kaj ĉefe naftoproduktantojn. Kelkaj jam preparis sian revenon al Irano, dum aliaj eĉ ne forlasis la landon, postlasinte reprezentejojn sub aliaj nomoj.

Ĉi tiu lasta etapo de la priatomaj intertraktadoj laŭ la formulo EU3 + 3 (Britio, Francio, Germanio + Ĉinio, Rusio, Usono) kaj Irano okazis en Vieno. Okazis sesioj ankaŭ en Laŭzano.

Evgeni Georgiev

korespondanto de Monato en Aŭstrio

[FORIGITA!: bildo]

Iranaj intertraktadoj en Vieno. Foto: DRAGAN TATIC/AŬSTRA MINISTREJO PRI EKSTERLANDAJ AFEROJ

[FORIGITA!: bildo]

John Kerry (Usono) en la mezo interparolas kun siaj kolegoj: de maldekstre Philip Hammond (Britio), Frank Walter Steinmeier (Germanio), Laurent Fabius (Francio) kaj Sebastian Kurz (Aŭstrio). Foto: DRAGAN TATIC/AŬSTRA MINISTREJO PRI EKSTERLANDAJ AFEROJ