Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Katenita katprefero

Kun granda plezuro mi legis la artikolon Esperantistoj, ĉu kat-enitaj? (Monato 2015/07, p. 5). Interesa demando, ĉar tio ne nur diras iom pri esperantistoj sed, eble, ankaŭ pri ilia lingvo. La lingvo formas siajn parolantojn, ĉu? Mi mem, dum mia vivo, iam havis du hundojn kaj iam la honoron servi du katojn.

Por akiri respondon ni bone observu la du bestojn kaj iliajn ĝeneralajn karakterojn. Oni ĉiam diras, ke hundoj estas fidelaj. El tiu ĉi vidpunkto oni povus diri, ke esperantistoj estus pli hundemaj, ĉar ankaŭ ili estas fidelaj ... almenaŭ por nia lingvo. Sed tio ne veras. Hundoj estas fidelaj, ĉar ili ne povas esti malfidelaj; fideleco estas ilia naturo, ilia karaktero, kaj ne ilia volo libera. Kompreneble, veras, ke ankaŭ la plej granda parto de la esperantistoj estas nature fidelaj, sed sendube ili estas fidelaj, ĉar ili ĝin volas kaj ne devas. Ĉi tie tio restas la granda diferenco inter la fideleco de esperantistoj kaj hundoj.

Katoj estas individuoj, se ne individuegoj. Ili iras sian vojon kaj kunvenas nur kiam ili tion volas, fojfoje por miaŭi kune. Ankaŭ esperantistoj devas esti grandaj individuoj, alie ili neniam lernus nian belan sed strangan lingvon! Ankaŭ partopreni en iliaj kunvenoj por paroli esperante kune restas libere.

Resume, estas klare, ke esperantistoj ĝenerale preferas katojn!

Ronald ter Haar

Nederlando