Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

KOMUNIKILOJ

Vifio — ankoraŭ defio

Komence de la somero estis lanĉita en Kubo vifio-servo en 35 publikaj lokoj. Antaŭe sendrata aliro al Interreto ekzistis nur en hoteloj kaj apartaj lokoj, kiel ekzemple la ĉefurba kongresejo Palacio de Convenciones, sed nur dum eventoj.

La servo nun alireblas ĉe pluraj parkoj, placoj kaj bulvardoj, aŭ ofte vizitataj partoj de Havano. Temas pri servo ankoraŭ ĝerma kaj restas multo farenda.

La servo haveblas al ĉiu kun konto (portempa aŭ konstanta) ĉe la servo “Nauta” (= maristo). Antaŭe ĝi funkciis sufiĉe multekoste kaj nekontentige nur ĉe la oficejoj de la nacia telefonentrepreno ETECSA, kie eblis aliri al ret-poŝto kaj -krozado.

Modifis

Poste la servon oni modifis por ebligi aliron per poŝtelefonoj, ankaŭ ne ĉiam kontentige. Fine oni ampleksigis la servon, por ke ĝi funkciu ankaŭ ĉe aliaj aparatoj.

Ricevinte signalon kaj entajpinte wifi etecsa (identigilo de la vifio), oni eniras la servon. Provante aliri al difinita retpaĝo, oni estas sendata al portalo. Necesas nun enmeti rajtigan kodon, kiun oni ricevas per karto antaŭe aĉetita.

Ofte tamen malhaveblas kartoj, ĉar kelkaj homoj akiras kiel eble plej multajn por poste revendi. Kaj, kvankam rabatita, la tarifo ankoraŭ estas alta kaj kostas ĉiuhore du konverteblajn pesojn. Se oni aliras al vifio per poŝtelefono, la pago deprenatas de la karto kaj ne de la poŝtelefona servo.

Pliboniĝis

Tamen ankoraŭ restas problemoj. Ekzemple, ne ĉiuj poŝtelefonoj taŭgas por Nauta, tamen pliboniĝis la situacio pro pli modernaj aparatoj. Krome, kvankam bonas la ideo havi retaliron ĉe parkoj kaj placoj, kutime ne sufiĉas benkoj kaj sidlokoj. Uzantoj estas ofte devigataj sidi sur trotuaroj, gazonoj, kie ajn.

Cetere dumnokta aliro al vifio estas aparta problemo ĉe multaj lokoj, ĉar mankas stratlampoj, kaj oni timas rabistojn. Nur en kelkaj el la plej gravaj lokoj videblas policanoj.

Plendas

Ankaŭ raportite estas, ke malfortas signaloj. Oficiale eblas al 100 homoj samtempe retumi, sed ofte temas pri nur 50. Malrapidas la aliro, kiu kelkfoje dumnokte fiaskas. Ankaŭ kelkaj uzantoj plendas, ke, malŝaltinte la konekton, ili tamen restas konektataj kaj do devas pagi ne plu bezonatan servon.

Nepras plibonigi kaj pligrandigi la servon (ekzemple ĉe universitatoj kaj bibliotekoj) kaj, paralele, malaltigi kostojn. Endas diskuti, ĉu la servo fariĝu senpaga aŭ rabatita (aparte por studantoj kaj esploristoj). Necesas tiaj ŝanĝoj kadre de la socia kaj ekonomia vivo de Kubo.

Alberto García Fumero

korespondanto de Monato en Kubo