Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

KELTAJ LINGVOJ

Panoramo pri la manksa kaj kornvala literaturoj

Dum ekskurso al la urbo Galivo (gaele Gaillimh), situanta en okcidenta Irlando, mi vizitis Charlie Byrne Bookshop, unu el la plej interesaj lokaj librovendejoj. Tie mi trovis du unikaĵojn: 242-paĝan libron pri Esperanto, skribitan en la irland-gaela, kaj alian libron germanlingvan kun la titolo Keltische Sprachinseln (“Keltaj lingvoinsuloj”). Ĉi-lasta, eldonita de Frieling und Partner (berlina eldonejo), estigas antologion de skribaĵoj fare de modernaj keltaj aŭtoroj, kaj enhavas tradukojn en la germanan. La aŭtoro/kompilinto estas Sabine Heinz.

Por ĉiuj, kiuj ŝatas literaturon, tiu antologio ja estas aĉetinda; la unua libro menciita, iom malpli. Sabine Heinz inkluzivigas en sia verko kaj poezion kaj prozon en kvar keltaj idiomoj, tio estas la bretona, la irland-gaela, la skot-gaela kaj la kimra. Mi legis ĝin kun plezuro, sed bedaŭris la mankon de mencio pri malpli konataj keltaj lingvoj kiel la kornvala kaj la manks-insula.

Mi supozas, ke ne multaj homoj scias (eĉ en la britaj insuloj aŭ en Irlando), ke ekzistas moderna literaturo en tiuj endanĝerigitaj (kaj, ĝis antaŭ nelonge, supoze mortintaj) idiomoj. Tamen, en la lastaj jaroj, entuziasmuloj provis veki intereson pri sia lingva heredaĵo, kaj certagrade sukcesis revivigi ĝin. Ĉi-sube mi do provos ŝtopi la manklokon, prezentante la titolojn de kelkaj specimenoj de la kornvala kaj manksa literaturoj.

Predikaĵoj

Koncerne la kornvalan lingvon, ekzistas kelke da restaĵoj el ĝia mezepoka literaturo. La plej frua (temas pri longa poemo titolita Pascon agan Arluth, “La Pasiono de nia Sinjoro”) datiĝas plej verŝajne de la 14a jarcento. Aliaj antikvaj verkoj konsistas el religiaj dramoj, predikaĵoj, poemoj kaj dialogoj. Pluraj prozaĵoj estis verkitaj dum la postaj jarcentoj, ĝis la 18a, kiam la nombro de la denaskaj parolantoj komencis malkreski. Tamen, en la lastaj jaroj de la 19a jarcento, aperis denove verkoj, ĉi-foje skribitaj de ne-denaskuloj. Inter la plej fruaj skribaĵoj de tiu periodo estas menciebla la tiel nomata Cranken Rimo verkita de John Davey [ĝon dejvi], unu el la lastaj personoj kun ankoraŭ iom da tradicia kono pri la lingvo. La koncerna poemo estis eldonita en 1892 kaj estas eble la lasta specimeno de iu tradicia literaturo en la kornvala.

Legendo

Komence de la 20a jarcento, iom da nova vivo spertis la verkado en la kornvala, konsistanta precipe el poezio. Ne estas senprecedence, ke iu antikva aŭ apenaŭ parolata lingvo estas iam restarigita, sed ŝajne estas malpli ofta la fakto, ke oni rekomencis verki en lingvo jam rigardata kiel formortinta. Konataj kornvalaj aŭtoroj de tiu epoko estas interalie Edward Chirgwin [edŭad ĉegŭin] kaj Arthur Saxon Dennett Smith [afa saksan denet smif], kies epopeo Tristan hag Isolt, reverkaĵo de la legendo Tristano kaj Izolda, estas plej grava ekzemplo de la revivigita kornvala literaturo. Alia signifoplena teksto estas la teatraĵo Beunans Alysaryn, “La vivo de Alisarino”, aperinta en 1941 kaj verkita de Peggy Pollard [pegi polad] surbaze de iu tradicia religia teatraĵo el la 16a jarcento. La aŭtoro John Hobson Matthews [ĝon hobson mafjuz] verkis poezion, ekzemple la poemon Can Wlascar Agam Mamvro (“Patriota kanto de nia patrolando”). Du personoj tre influhavaj enkadre de la movado por restaŭri la kornvalan estis Henry Jenner [henri ĝena] kaj Robert Morton Nance [robat motan nans]. Ĉi-lasta kreis kolekton de versaĵoj, ekzemple Nyns yu Marow Myghtern Arthur (“Reĝo Arturo ne mortis”), pri la legenda senmorteco de tiu kelta heroo.

Romanoj

Kiam la nombro de legantoj en iu lingvo malgrandas, estas malfacile aperigi romanojn; tamen, en la okazo de la kornvala, kelkaj ja estis eldonitaj. La plej frua estis An Gurun Wosek a Geltya (“La sanga krono de la keltaj landoj”), aperinta en 1984 kaj verkita de Melville Bennetto [melvil beneto]. Poste Michael Palmer [majkal pama] publikigis Jory (1989) kaj Dyroans (1998). Pluraj romanoj en la kornvala aperis en 2009, kune kun libroj por infanoj. Troviĝas en Interreto listoj de libroj en — kaj pri — la kornvala.

Tradukoj

Inter la nuntempaj poetoj verkantaj en la kornvala menciindas la nomoj Tim Saunders [tim sondaz] kaj Nicholas Williams [níkolas ŭíliamz]. Pluraj homoj tradukis aldone fremdlingvajn verkojn en la kornvalan. Ekzemple, Jowann Richards [ĝeŭan riĉadz] kreis la kornvalan version de La robaioj de Omar Ĥajam (1990).

Biblio

Ĉar la kornvala estis la sola kelta lingvo, kiu ne posedis version de la Biblio, oni komencis en la jaro 2000 traduki ĝin. La unua kompleta traduko de la Nova Testamento (Testament Noweth agan Arluth ha Savyour Jesu Cryst) en la unuiĝintan kornvalan lingvon estis eldonita en 2002; kaj alia versio, en la tiel nomata komuna kornvala, aperis en 2004. Nuntempe, grupo de tradukantoj pretigas version de la tuta Biblio.

Literumado

Se transiri nun al la manksa lingvo, la plej frua datebla teksto (konservata en manuskripto de la 18a jarcento) estas poezia historio de Manks-insulo, ekde la enkonduko de kristanismo. La plej malfrua taksata periodo de ties apero estas la 16a jarcento. Kristanismo multe influis la manksan literaturon, do religiaj skribaĵoj estis oftaj, dum sekularaj estis ege pli sporadaj. En la 17a kaj 18a jarcentoj oni tradukis la anglikanan Libron de Komuna Preĝo kaj la Biblion. La unua Biblio en la manksa estis presita inter la jaroj 1777 kaj 1819. Bedaŭrinde (por la teksto), la tiamaj tradukistoj adoptis tute malkonvenan literumadon, bazitan sur la malkonsekvencaj kaj nelogikaj konvencioj uzitaj por skribi la anglan lingvon, anstataŭ imiti la ortografion de la irlanda aŭ de la parenca skot-gaela. (La manksa estas kelta lingvo plej simila al la skot-gaela.) Rilate al kelta ortografio, la manksa pruntoprenis de la kimra nur la literon y, uzatan en neniu alia gaela lingvo, por indiki la neŭtralan vokalon (ŝvaon). Tiu efektiva fuŝaĵo igas la skribitan manksan tute neklara al parolantoj de la aliaj variantoj de la gaela: la angluma literumado fariĝis fakte la normo por la manksa skribado. Do irlandaj kaj skotaj gaeloj ja kapablas iom kompreni la parolatan manksan, sed — sen aparta studado — ili ne scipovas ĝin legi.

Kateĥismo

Tradiciaj religiaj kantoj, nomataj karval, evoluis verŝajne en la periodo antaŭ la Reformacio. Ĝis la 18a jarcento la aŭtoroj de la “karvaloj” kutime estis membroj de la klerikaro, sed dum la 19a jarcento oni aldonis novajn tekstojn al la popularaj melodioj, por uzado en preĝejoj. La unua presita verko en la manksa, nome Coyrle Sodjeh, tradukaĵo el la angla de preĝlibra kateĥismo, aperis en 1707. La vikario Thomas Christian [tomas krístian] faris mallongigitan manksan version (Pargys Caillit) de la verko Paradizo perdita de la poeto John Milton [ĝon milton]. La manksa traduko estis eldonita en 1796.

Fiŝkaptisto

Edward Faragher [edŭad fáraĥa], mankse konata kiel Neddy Beg Hom Ruy, vivinta inter 1831 kaj 1908, estas rigardata kiel la lasta grava indiĝena verkisto en la manksa lingvo. Ekde la aĝo de 26 jaroj li verkis poemojn pri religiaj temoj, el kiuj kelkaj aperis en la ĵurnaloj Mona’s Herald kaj Cork Eagle. Li verkis ankaŭ rakontojn, kiuj respegulas lian vivon kiel fiŝkaptisto. En 1901 publikiĝis lia traduko, titolita Skeealyn Aesop, de kelkaj fabloj de Ezopo.

Ŝafoj

Post la lastatempa revigligo de intereso pri la manksa lingvo, estas rimarkinda la apero de nova literaturo originala kaj tradukita, inkluzive de Contoyryssyn Ealish ayns Cheer ny Yindyssyn: temas pri la manksa versio de la infanlibro “Alico en Mirlando”. La traduko estis prizorgita de Brian Stowell [brajan steŭel], unu el la plej gravaj korifeoj de la reviviga movado. En marto 2006 aperis la unua plena romano en la manksa, nome Dunveryssyn yn Tooder-Folley (“La vampiraj murdoj”), same verkita de Brian Stowell. La unua filmo en la manksa estas male Ny Kiree fo Niaghtey (“La ŝafoj sub la neĝo”): unuafoje prezentita en 1983, ĝi estis enskribita en 1984 por la 5a kelta filma kaj televida festivalo en Kardifo (Kimrio).

Konkludo

Kompreneble, kiel de minoritata lingvo parolata de tre malgranda nombro da homoj, la literaturo en la manksa ne abundas; tamen la fakto, ke ankoraŭ estas homoj, kiuj deziras paroli ĝin, verki en ĝi kaj publikigi librojn en ĝi, montras, ke daŭras vigla intereso pri la lingvo. Tio validas kaj por la kornvala kaj por la manksa.

Garbhan MacAoidh

korespondanto de Monato en Irlando