Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Kial tiom da fotoj? (2)

Mi devas gratuli vin pro la nova aspekto de Monato, kun belaj fotoj. Tamen, same kiel unu el viaj legantoj, Pierre Grollemund el Francio, mi ne komprenas kial estas nun tiom grandaj fotoj, kaj, sekve, pli mallongaj tekstoj. Ĉu Monato fariĝu magazino pli rigardinda ol leginda, t.e. malpli aboninda por mi?

Germain Pirlot

Oostende