Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Miliardo da pardonpetoj

En El mia vidpunkto (Monato 2015/08-09, p. 5) vi skribas pri miliardoj kaj bilionoj (da dolaroj) laŭ du malsamaj nombrosistemoj.

Laŭ la originala sistemo ankoraŭ uzata en la kontinenta Eŭropo, biliono estas miliono da milionoj, triliono estas miliono da bilionoj, ktp. Kaj mil milionoj estas miliardo. Bedaŭrinde en Usono oni fuŝis tiun simplan sistemon, dirante “biliono” por miliardo, “triliono” por biliono ktp. Kaj poste Britio sekvis.

En la artikolo vi mencias miliardojn da dolaroj por Grekio, do laŭ la eŭropa sistemo, sed bilionojn kaj trilionojn por savi diversajn bankojn, do laŭ la usona/brita. Tre konfuze!

Douglas Draper

Norvegio