Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Suverenas parlamento, ne popolo

Bonvolu permesi al mi aldoni ion al la bonega artikolo de Paul Gubbins Malpli malbonaj (Monato 2015/07, p. 6).

Demokratio signifas, ke la popolo estas suverena. Sed en Britio, eĉ laŭ registaraj oficistoj, suverenas la parlamento, alivorte la politikistoj. Decidas ili, ne la popolo.

Politikistoj asertas, ke la popolo siajn reprezentantojn elektas. Ne tute veras. La registaro tiel aranĝas aferojn por maksimume profiti ĉe la urnoj. Tion agnoskis unu el la plej altrangaj registaraj juristoj, dirante, ke tio estas la “akceptita konstitucia doktrino de la lando”.

Fine kaj emfaze, mi interesiĝas sole pri povo-akirado kaj -reteno flanke de politikistoj. Mi ne atentas iliajn partiojn. La pretendoj de “niaj amikoj en altaj lokoj” primokas demokration.

Dennis Coulson

Britio