Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

NORVEGIO

Floras “veraj” verduloj

Dum jaroj la norvega Verda Partio (Miljøpartiet de Grønne) ricevis nur malmultajn elcentojn de la voĉoj. Sed en la ĉi-septembra komunuma baloto ĝi finfine klare videblas sur la politika scenejo kun 4,2 %. En la ĉefurbo, Oslo, ĝi eĉ iĝis kun 8,1 % la trie plej granda partio.

Tio donas pli da potenco ol supozigas la nudaj ciferoj: En Oslo, kaj en 12 aliaj komunumoj, nek la socialisma nek la konservativa alianco ricevis absolutan plimulton en la komunuma estraro. Tial ambaŭ partioj devos intertrakti kun la verduloj por provi starigi urboregistaron.

Kunfandi

Tutlande la Verda Partio, fondita en 1988, havos ekde la novjaro pli ol 200 reprezentantojn en la 428 komunumoj (kiujn oni cetere proponas kunfandi al ĉ. 100).

Krom kutimaj lokaj temoj — publika transporto, lernejoj, malsanulejoj — aparte aktuala dum la antaŭbalotaj semajnoj estis debato pri la kapablo de la komunumoj loĝigi la multajn rifuĝintojn el interalie Sirio.

Esperi

La Verda Partio havas nun (ekde la parlamenta baloto en 2013) unu reprezentanton en la parlamento. Sed partioj, kiuj tutlande ricevis pli ol 4 % de la voĉoj, ricevas ekstrajn parlamentajn seĝojn kompense distribuotajn al partioj alie subreprezentotaj. Tiel la verduloj povas esperi ok parlamentanojn (el 169) en 2017.

Diference de Svedio kaj Germanio, la norvega Verda Partio ricevis en la unuaj jaroj malmultan subtenon pro konkurenco kun aliaj partioj, kiuj jam prezentis sin “verdaj”.

Sed en la hodiaŭa mondo ilia verdo ne sufiĉas. Nun floras “vera” verda partio ankaŭ en Norvegio.

Douglas Draper

korespondanto de Monato en Norvegio