Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

AKTUALECO

Virinoj abortigas, nombroj pensigas

Dek kvin jarojn post la komenciĝo de la 21a jarcento, milionoj da virinoj tra la tuta mondo daŭre submetiĝas al abortigo kaj al ĉiuspecaj riskoj, kiujn tio ĉi entenas. Sufiĉas rapida analizo de la tutmondaj nombroj pri la jaro 2012 por konstati, ke en tiu jaro pli ol 7 milionoj da virinoj estis oficiale akceptitaj en malsanulejoj, klinikoj aŭ similaj institucioj kun la celo ĉesigi la propran gravedecon.

Ĉi tio signifas, alivorte, ke mezume 6,9 el ĉiu milo da virinoj (inter 15 kaj 44 jaroj) ricevis en la koncerna jaro medicinan traktadon cele al abortigo. Estas rimarkinde, ke tio signifas 40-elcentan kreskon kompare kun la jaro 2005. La plej ofte uzata rimedo por abortigi? Englutado de medikamento nomata misoprostol kaj konsiderata ege malpli riska ol aliaj: ĝi kaŭzas kuntiriĝon de la utero, sed verdire ne ĉiam sukcesas eligi la tutan embrion, tiel ke la eventuala restaĵo ja povas kaŭzi gravan enan infekton.

Rekordaj nombroj

Oni notas neneglekteblajn malsamojn de lando al lando: fakte la mezuma kvanto de abortigoj estis plej malalta en Etiopio, Maŭricio kaj ĉefe Brazilo (lando de la verkanto), kaj plej alta en Pakistano, Kenjo, Malavio kaj Ugando. En pluraj afrikaj — kaj ankaŭ en iuj latinamerikaj — landoj, la gravedec-ĉesigoj proksimiĝis al rekordaj nombroj. Oni eltiris ĉiujn suprajn nombrojn el tutmonda esplorado efektivigita de faka medicina revuo (nome BJOG) kaj disvastigita de la medicina retpaĝaro medscape.com en aŭgusto 2015. La nombroj rilatas al 26 landoj situantaj en diversaj kontinentoj.

Punebla krimo

Se oni konsideras, ke nur 60 elcentoj de la virinoj, kiuj spertas komplikaĵojn kaŭze de riskaj abortigoj, sin turnas al hospitalo por medicina traktado, tiam eblas konkludi, ke la tuta kvanto de abortigoj verŝajne estas multe pli granda. Krome la registrado de abortigantaj pacientoj en landoj, en kiuj la memvola gravedecĉesigo estas punebla krimo, povas esti kelkfoje kaŝita, por eviti ekzemple problemojn kun la polico.

Paulo Sérgio Viana

korespondanto de Monato en Brazilo