Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
“Misuzo de la rajto manifestacii!” — tiel reagis aŭtantoj, kiuj ne povis veturi laŭ la viena Ring-strato, kiu ĉirkaŭas la centron de la urbo. La 22an de septembro 2015, de la 10a ĝis la 22a horo, nur tramoj kaj biciklantoj uzis la straton. Aŭtoj devis trovi alian vojon.
Antaŭtagmeze lernantoj metis rul-gazonon sur la asfalton. Multaj homoj poste uzis la sentrafikan spacon por pikniki kaj promeni, aŭ simple sidi sur seĝoj kaj benkoj propramane starigitaj.
La spektaklon organizis la “Platformo Senaŭta Urbo”, kiu kontraŭas konstruadon de nova aŭtoŝoseo tra apud-danuba arbaro sud-oriente de Vieno.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Gelernantoj metas rul-gazonon sur la Ring-Straton en Vieno. Foto: WALTER KLAG