Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Noticoj

De famo al fako

En Albanio, post la 1990aj jaroj, multaj fakuloj fariĝis politikistoj. Ekzemple la prezidanto kaj ĉefministro ĝis 2013, Sali Berisha, estis kardiologo. La nuna ĉefministro, Edi Rama, estis pentristo kaj instruisto en la Akademio de Artoj.

Ne okazis inverse, tamen, ke politikisto fariĝis fakulo — ĝis antaŭ ses jaroj Ndre Legisi, deputito de la Socialista Partio kaj iama ŝtata sekretario ĉe la ministerio pri internaj aferoj, fariĝis bienisto.

Seniluziiĝinte pri politiko, Legisi kun sia familio ekkultivis fruktojn kaj legomojn kaj ekbredis kaprojn kaj ŝafojn, ankaŭ abelarojn. Baldaŭ kreskis lia kapraro de 30 ĝis 700 bestoj. La ĉirkaŭaj kampoj, forlasitaj de tiuj, kiuj serĉis laboron en la urboj, plenis de olivarboj.

Ĵurnalistoj kaj amikoj, vizitantaj la eksan deputiton, konstatas ĉe li entuziasmon kaj kuraĝon por daŭrigi la novan vivon inter homoj, kiuj produktas kaj enspezas per sia propra laboro.

Bardhyl Selimi