Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

ENERGIO

Antaŭen malantaŭen

Pro la akcidento en Fukuŝimo en marto 2011, kaj pro la posta travivaĵo de la japana socio, frakasiĝis tri mitoj pri nuklea energio en Japanio: 1. Nukleaj centraloj estas sekuraj; 2. La nuklea elektroproduktado estas la plej malmultekosta; kaj 3. La japana industrio kolapsos sen nuklea elektroproduktado.

Do, tute nature, la plimulto de la japana popolo ne volas, ke refunkciu la atomcentraloj, haltigitaj post la akcidento. Ili volas, ke Japanio ekspluatu la renovigeblajn energio-fontojn kiel la sunan aŭ la ventan, aŭ la tervarmon.

Kritikantoj

Tamen, malgraŭ la popola volo, la registaro komencis laŭvice aprobi la refunkciigon de la centraloj. Krome ĝi pripensas energio-produktadon ĝis la jaro 2030. Kiel rimarkis kritikantoj, la registara plano ŝajne retenos nukleo- kaj karbo-energion, samtempe neglektante kaj senkuraĝigante renovigeblajn fontojn. Tiel oni revenos kvazaŭ al la tempo antaŭ la akcidento.

Ĝis 2005 elektroproduktado per sunvarmo kaj ĝia merkato en Japanio estis la plej granda en la mondo. Pro registara neglekto kaj rezisto de la elektraj kompanioj, Japanio nun postrestas, dum aliaj landoj ŝanĝiĝas favore al pli mediokonsciaj energi-fontoj.

Konfuzo

En 2012 Japanio enkondukis sistemon por aĉeti “renovigeblan” elektron laŭ fiksita prezo. Sed, ĉefe pro la mallerta aranĝo de la prezo, estiĝis konfuzo. La elektrokompanioj ĉesis tiel aĉeti elektron. Plie ili insistas limigi la aĉetadon de tia elektro, ĉar persuna kaj perventa elektro estas malstabilaj.

Fakuloj argumentis, ke la problemo pri varia kurento-provizo solveblas per moderna teknologio kaj per pligrandigita elektroreto inter elektrokompanioj.

En la fono de tiu pasiva politiko troviĝas fortika “kvadrata” komunumo, aŭ “atomvilaĝo”, konsistanta el politikistoj, burokratoj, profesoroj kaj industrio. En la centro situas la elektrokompanioj, kiuj abunde ŝutas monon en la komunumon. Ili apenaŭ lernis el la katastrofo de Fukuŝimo kaj, spite de la popola voĉo, kroĉiĝas al la nuna, kaj propra, intereso.

Isikawa Takasi

korespondanto de Monato en Japanio