Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Noticoj

Vieno restas ruĝa-verda

Voĉdonado la 11an de oktobro 2015 en la lando Vieno, unu el la naŭ federaciaj landoj de Aŭstrio: Sur la unua loko restas la “ruĝaj” socialdemokratoj SPÖ. Ili havos 44 lokojn en la parlamentejo (minus kvin kompare kun 2010). Pleje kreskis la Libereca Partio FPÖ, kies ĉeftemo estis rifuĝantoj: 34 lokoj (plus sep). La trian rangon atingis la Verda Partio (10 lokoj, minus unu). La Popola Partio ÖVP havos nur sep lokojn (minus ses) kaj la partio NEOS (Das neue Österreich, La nova Aŭstrio) ricevis kvin lokojn (ĝi ne kandidatis en 2010).

Komunistoj, piratoj kaj aliaj malgrandaj partioj restis sub la kvinelcenta limo kaj ne estos reprezentataj en la viena parlamento. Jam kvin jarojn regas koalicio el socialdemokratoj kaj verduloj. Plej verŝajna estas daŭrigo de tiu koalicio. La partumo en tiu elekto estis 74,8 %, do pli ol en 2010 (71,2 %).

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

La grekdevena Maria Vassilakou estas la ĉefino de la viena Verda Partio.