Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

UNUIĜINTAJ NACIOJ

Novaj planoj pri daŭripova evoluo

Malsaton kaj ekstreman malriĉon volas forigi la internacia komunumo laŭ ambicia programo akceptita de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Vieno. La programo celas la periodon 2015-2030, kiam ĉiuj en la mondo havu aliron al pura akvo, deca necesejo kaj senpaga elementlerneja klereco.

La listo de 17 evoluigaj celoj daŭrigas tiujn de la periodo 2000-2015, kiam laŭ UN okazis la plej sukcesa programo kontraŭ malriĉo en la historio de la mondo.

La t.n. jarmilaj evoluigaj celoj, laŭ UN, kunhelpis savi milionojn da homoj el malriĉo, rajtigi knabinojn kaj virinojn, kaj plibonigi sanon kaj bonfarton. Ekzemple, la nombro de homoj, kiuj vivas en ekstrema malriĉo, pli ol duoniĝis, de 1,9 miliardoj en 1990 al 836 milionoj en 2015.

Egaleco

La mondo spertis ekde 2000 draman plibonigon ĉe la seksa egaleco en lernejoj, aparte en bazaj lernejoj, kaj pli multaj knabinoj frekventas lernejojn. Krome, en la lastaj 20 jaroj, virinoj en preskaŭ 90 % de la 174 landoj, kiuj liveris informojn, pli bone reprezentiĝas en parlamentoj.

Ekde 1990 pli ol duoniĝis la nombro de mortintaj infanoj sub kvin jaroj, de 90 al 43 el 1000 novnaskitoj. La nombro de mortintaj patrinoj montras tutmonde malgrandiĝon de 45 %.

Pli ol 6,2 milionoj da malario-mortoj estis malhelpitaj inter 2000 kaj 2015. Krome per tuberkulozo-profilaktiko, diagnozado kaj kuracado, oni savis la vivon de 37 milionoj da homoj inter 2000 kaj 2013.

Konfliktoj

Tamen progreso malegalas en diversaj regionoj kaj landoj, kie restas signifaj mankoj. Konfliktoj prezentas kiel antaŭe la plej gravan minacon al homa evoluo, ĉar malstabilaj kaj militantaj landoj havas la plej altan malriĉon.

La novaj 17 celoj estas direktataj al malegalecoj, ekonomia kresko, urboj kaj homaj vivospacoj, industriigo, energio, klimatŝanĝiĝo, daŭripovaj konsumado kaj produktado, samkiel al paco kaj justeco.

La programo devigas ĉiujn landojn aktive agadi ne nur por elimini la kaŭzojn de malriĉo, sed ankaŭ plialtigi ekonomian kreskon kaj plibonigi sanprotekton, klerigon kaj sociajn servojn, protektante samtempe la naturmedion.

Evgeni Georgiev

korespondanto de Monato en Aŭstrio