Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AŬSTRIO

Novaj rajtoj, novaj devoj

Jam en 1912 ekvalidis leĝo pri la islama religio. Ĝis 1918 Aŭstrio-Hungario estis granda ŝtato, en kies kadro troviĝis la nunaj Bosnio kaj Hercegovino, kie loĝis multaj islamanoj.

Ekde tiam islamo “laŭ la hanafisma rito” estas agnoskita religio. Hanafismo estas unu el la grandaj juraj skoloj de la sunaisma islamo kun adeptoj ekzemple en Turkio, Afganio, Barato kaj Ĉinio.

Ekde marto 2015 validas nova islam-leĝo en Aŭstrio. La 600 000 islamanoj havas nun pli da rajtoj. Dek islamaj festotagoj en la jaro estas nun oficialaj kaj la apartigo de religio kaj la ŝtato estas klare esprimita. Aliaj ŝtatoj ne plu rajtas sendi instruistojn de la islama religio al Aŭstrio, kion akre kritikis Turkio.

Permeso

Sed estas ankaŭ pli da devoj. Ekzemple, oni rajtas uzi la nomon de la komunumo de la islamanaj kredantoj nur kun permeso de tiu komunumo; religiaj funkciuloj devas esti eksoficigitaj, se punitaj de ŝtata juĝejo (karcera punodaŭro de pli ol unu jaro); entombigoj estas principe por ĉiam, eltombigo bezonas permeson de la religia komunumo.

En oktobro 2015 ĉiutage venis al Aŭstrio pli ol 1000 islamanaj rifuĝantoj, venantaj tra Hungario, ofte el Sirio. La plimulto pluveturas al Germanio kaj Svedio. Kelkaj restas kaj petas azilon en Aŭstrio. Se ili rajtos resti, ili profitos de la nova leĝo.

Walter Klag

korespondanto de Monato en Aŭstrio

[FORIGITA!: bildo]

Infanoj antaŭ la plej granda moskeo de Vieno.