Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

OPINIO

Ne tiom “tiranas” la aŭto

Ĝis antaŭ 1990 Albanio estis verŝajne la sola ŝtato en la mondo sen privataj aŭtoj. Fakte ĉio — apartamentoj, laborejoj, kampoj, servoj — estis ŝtata.

La lando malriĉa disponis pri nur tre malmultaj veturiloj, luksaj aŭtoj por anoj de la tiel nomata politburoo aŭ pli modestaj por la ceteraj altaj funkciuloj. Ekzistis busoj, kutime malnovaj, kamionoj kaj policaj veturiloj. Ordinaruloj uzis biciklojn aŭ fojfoje motorciklojn.

Certe mi ne nostalgias pri tiu tempo kaj esperas, ke ĝi neniam revenos. Sed la aero-poluo kaŭzata de tro da veturiloj, plejparte eluzitaj kaj ofte enlanden kontraŭleĝe enportitaj, nun igis la vivon pli danĝera. Suferas la publika sano.

Urbodomo

Pro tio oni bonvenigis iniciaton limigi la nombron de aŭtoj en la centro de la ĉefurbo Tirano. Decidis la urbodomo, ke ĉiumonate, dum almenaŭ unu aŭ du dimanĉoj, ne trafikos aŭtoj en la urbocentro. La iniciato komenciĝis en oktobro.

Agrable estis vidi la placon, la grandan bulvardon kaj la ĉirkaŭaĵojn de la ĉefaj ministrejoj kaj institucioj liberaj je aŭtoj. Miloj da familianoj promenis, bicikladis, ludis, spektis teatraĵon kaj butikumis en senaŭtaj spacoj. Espereble aliaj albanaj urboj agos same.

Bardhyl Selimi

korepondanto de Monato en Albanio

[FORIGITA!: bildo]

Biciklantoj okupas la senaŭtajn stratojn en la centro de la albana ĉefurbo Tirano. Foto: BARDHYL SELIMI