Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Noticoj

UN-ika vizito

Terorismo, klimat-ŝanĝiĝo kaj rifuĝintoj estis inter la temoj diskutataj en oktobro dum oficiala vizito al Slovakio de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Ban Ki-moon renkontis altrangajn slovakajn politikistojn inkluzive de la prezidanto, la parlamenta prezidanto, la ĉefministro kaj aliaj ministroj. Dum la tri-taga vizito Slovakio libervole kontribuis 2 600 000 eŭrojn al fondusoj kaj programoj de UN.

Ekspozicio

Kun la ministro pri eksterlandaj aferoj Ban Ki-moon malfermis en la slovaka ĉefurbo Bratislavo ekspozicion pri la 70a datreveno de UN. En la universitato Komenio li ricevis honoran doktorecon kaj prelegis pri la jarmilaj evoluigaj celoj de UN.

Ankaŭ la mezepokan urbon Levoĉa kaj kastelon Spiš, ambaŭ Unesko-mondheredaĵojn, vizitis Ban Ki-moon. Krome, kun la ministroj pri internaj aferoj de Slovakio kaj Aŭstrio, li vizitis rifuĝintejon en la urbeto Gabčíkovo [Gabĉikovo], ĉ. 50 km sude de Bratislavo.

Julius Hauser