Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ne mortas la kimono-kulturo

Io mankas en la artikolo pri eksmodiĝo de kimonoj en Japanio (Monato 2015/11 p. 15): la aŭtoro forgesis indiki, ke li mem kutime surmetas kimonon. Dum irana Esperanto-kongreso en Teherano Seŝimo Masaja ĉiutage surmetis kimonon kaj havis grandan sukceson, i.a. kiam li improvize kaj iranritme dancis. Ankaŭ ĉe la turo Milad, unu el la plej altaj turoj en la mondo, multaj vizitantoj volis foti lin aŭ esti fotitaj kun li, precipe dudeko da entuziasmaj studentinoj. La sukceso estis tiom granda, ke supozeble restis por li malmulte da tempo kaj energio por serene admiri la belan panoramon de la irana ĉefurbo!

Yves Nicolas

Francio