Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

JAPANIO

Gvatkameraoj gvatataj

Hodiaŭ funkcias tri milionoj da tiel nomataj gvatkameraoj en Japanio. Kiam okazas krimo, la polico analizas la filmerojn, kio ofte ebligas kapti suspektatojn.

Ekzemple en la urbego Osako, en aŭgusto 2015, estis mortigitaj du geknaboj. La murdo ŝokis la japanojn: la viktimoj estis 12- kaj 13-jaraĝaj. Ili tranoktis en strato apud la stacidomo, kiam ilin trovis 45-jaraĝa viro. Tiu invitis la geknabojn en sian aŭton, forveturis, kaj poste ilin murdis. Gvatkameraoj registris la aŭton, kio ebligis identigi la mortiginton.

Tekniko

Jen favora efiko de gvatkameraoj. La tekniko, tamen, ne ĉion solvas. La mortigitajn geknabojn neniu plenaĝulo helpis. Kelkaj ja vidis la infanojn, sed neniu alparolis ilin aŭ vokis la policon.

Jen rezulto de socia ŝanĝo. Nuntempe oni instruas al gejunuloj: “Se nekonato vin alparolas, ne respondu. Uzu zumilon kaj forkuru.” Zumilon, porteblan alarmon, kunhavas preskaŭ ĉiu infano en japana elementa lernejo. Ĝi laŭte sonas, kiam oni puŝas la butonon aŭ tiras la laĉon.

Pro tio, ke regas suspektemo en la menso de la gejunuloj, plenkreskuloj estas fojfoje kondukataj al policejoj, pro tio, ke ili simple demandis geknabojn pri la vojo aŭ ilin salutis. En la nuna japana socio, kie eĉ bonkora alvoko ofte estas miskomprenata, “interveni” en la konduton de geknaboj postulas grandan kuraĝon.

Honto

Povas esti, ke, okaze de la du mortigitoj en Osaka, tiuj, kiuj flanke staris, neglektante meze de la nokto du infanojn, simple ne kuraĝis alproksimiĝi. Tial ili detale priskribis al ĵurnalistoj tion, kion ili vidis, tute sen honto aŭ peko-sento.

Do gvatkameraoj tre efikas postkrime, sed malofte antaŭkrime. Ili vane registris du geknabojn noktomeze vagantajn. Post la murdoj komentis profesoro: “Ni vivas en erao, kiam indiferento kontraŭ aliaj garantias senkonfliktan kaj agrablan vivon”.

Kamerao ne kapablas paroli, alvoki al minacatoj. Por preventi krimon, necesas varma homa koro.

Kawai Yuka

korespondanto de Monato en Japanio