Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Varmizolado

Al la artikolo Ŝpari energion — ne monon de Walter Klag (Monato 2015/10, p. 14) mi volas aldoni, ke varmizolado de familiaj domoj estas tre populara ankaŭ en Slovakio. Laŭ fakuloj ĝi povas ŝpari ĝis duono de la hejtenergio.

Posedantoj de familiaj domoj en Slovakio povas akiri nerevenigeblan ŝtatan subvencion de ĝis 6500 eŭroj por la varmizolado. Fundamenta kondiĉo estas, ke la familia domo estas maksimume dek jarojn aĝa. Krome unuetaĝa loĝejo ne rajtas havi pli ol 150 kvadratmetrojn kaj duetaĝa ne pli ol 250.

En 2016 Slovakio donos subvenciojn de proksimume 30 milionojn da eŭroj por la varmizolado de familiaj domoj. La celoj estas klaraj: ŝparigi monon al la loĝantaro kaj disvolvo de malgrandaj kaj mezaj entreprenoj.

Julius Hauser

Slovakio