Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Diskoj

Havinda kuriozaĵo

La DVD Eŭropa himno komenciĝas per la montrado de kelkaj fotoj el la flandra banurbo Ostendo, tuj sekvata de la prezento de la eŭropa himno “Odo al la ĝojo” en Esperanto-traduko. La dua parto de la disko konsistas el fotoj el ĉiuj landoj de EU kun aŭdigo de (partoj de) iliaj oficialaj himnoj. Oni povas imagi sin en Mini-Eŭropo! Teknike perfekta kaj havinda kuriozaĵo!

pp

Ostenda Koruso: Eŭropa Himno. DVD. Eld. 2015.

Prezo ĉe FEL: 15 eŭroj + afranko.