Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Noticoj

En Limo kunlaboro senlima

Energio, trafika infrastrukturo, aŭto- kaj maŝin-industrio, ankaŭ kultura, scienca kaj eduka kunlaboro, troviĝis inter la ĉeftemoj dum kunsido de la eksterlandaj ministroj de Slovakio kaj Peruo.

La slovaka vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj, Miroslav Lajčák [lajĉak], subskribis kun sia perua paralelulino, Ana Maria Sánchez de Ríos, interkonsenton por revizii la bazon de traktato inter la du landoj, kiu ebligos plian kunlaboron.

Alianco

Dum la intertraktoj, okazintaj fine de oktobro en la perua ĉefurbo Limo, Lajčák petis observanto-statuson por Slovakio en la regiona “Pacifika Alianco” konsistanta el Ĉilio, Kolombio, Meksiko kaj Peruo.

Lajčák diris, ke la alianco, reprezentanta pli ol trionon de la loĝantaro de Latin-Ameriko, kreas bonajn kondiĉojn por ambaŭflanka kunlaboro.

Dum la vizito li malfermis filion de la slovaka softvarfirmao ESET en Limo, kiu jam havas sian regionan centron por Latin-Ameriko en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Julius Hauser