Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

INDONEZIO

La landon defendu!

La registaro de Respubliko Indonezio anoncis programon por defendi la landon. Junuloj kaj tiuj malpli ol 50 jarojn aĝaj estos trejnitaj por fariĝi “plena indoneziano”. Subtenas la planon ĝenerale pli aĝaj homoj, dum junuloj ne tiom entuziasmiĝas.

La aprobantoj de la programo taksas ĝin taŭga por nuntempaj indonezianoj. Ili opinias, ke la tutmondiĝo iom forigas la senton pri nacieco. Ili diras, ke la junularo fariĝis tro eŭropeca kaj ne plu amas sian patrujon. Nenion ĝi scias pri la landa kulturo, pri ĝiaj leĝoj kaj principoj.

Militoj

Krome la maljunuloj kredas, ke pro la multaj militoj en la mondo nepras, ke indonezianoj sin preparu por defendi la landon. Tiel ili volas “indoneziigi” la junulojn, por ke poste tiuj daŭre regu la landon senprobleme kaj saĝe.

Kontraŭas la planon la junuloj. Ili taksas la programon senutila kaj ne volas submetiĝi al militista trejnado. Necesas granda buĝeto por realigi la programon. Ili preferas, ke la mono estu direktata al subevoluintaj partoj de la lando aŭ al akvo- aŭ elektro-provizo.

Generacioj

La junuloj kontraŭas la aserton, ke ili ne plu amas sian patrujon. Ĉiu amas kaj pretas defendi sian landon, ili diras, sed eble ne laŭ la maniero de antaŭaj generacioj.

Malgraŭ kritikoj, malgraŭ la kosto la registaro decidis tamen okazigi la programon. Sed ĝi ankoraŭ ne estas lanĉita. Multaj junuloj simple ne pretas partopreni. Kaj restas la demando: ĉu post la programo la junularo vere pli amos sian landon?

Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana

Korespondanto de Monato en Indonezio

[FORIGITA!: bildo]

La nacia emblemo de Indonezio: Garuda Pancasila. Garudo estas la besto, per kiu la hindua dio Viŝnu veturas. Ĝi estas granda birdo kaj signifas fortecon. La vortoj signifas: “Pluras/malsamas, sed unuiĝas”: temas pri la plureco de la indonezia popolo. Foto: Gunawan Kartapranata