Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

AŬSTRIO

Mama kancero, kreskas la espero

Ne volonte oni parolas pri tabuaj temoj, kia restas mama kancero. Tamen, ju pli frue oni konstatas tumoron, des pli granda estas la ŝanco pri kompleta resaniĝo.

En Eŭropo ĉiu oka virino malsaniĝas pro tiuspeca kancero. Antaŭ cent jaroj tio estis mortokondamno. Hodiaŭ la aferoj ŝanĝiĝis: fakte, 80 elcentoj de la tumoroj estas neniigeblaj, se oni sufiĉe frue komencas la necesan terapion.

Atestanto

La naturhistoria muzeo en Vieno, por atentigi pli vastan publikon pri la afero, subtenas informan kampanjon de la konzerno Novartis rilate al mama kancero. Kiel reklama atestanto (se tiel diri) estis elektita la tiel nomata Venuso de Willendorf [vílendorf], statuo trovita de arkeologoj en Suba Aŭstrio antaŭ preskaŭ jarcento, en la jaro 1908. La 11 centimetrojn alta figuro, el kalkŝtono, havas grandajn mamojn kaj aĝas 29 500 jarojn.

Libro

Virino, kies nomo estas Christine Fischer [kristine fiŝa], travivis veran torturon: kanceron, amputadon de ambaŭ mamoj, forigon de la limfonodoj, kemian terapion, dolorigan mam-rekonstruadon. La negativajn pensojn ŝi tamen transformis en iun pozitivan akceptadon de la faktoj. Ŝi do verkis libron kun la celo kuraĝigi la malsanulinojn kaj montri al ili, ke oni ja povas venki tian malsanon per la propra forto.

Imunsistemo

La daŭra kaj intensa esplorado donas nuntempe novan esperon al la malsanulinoj. Kanceron diagnozitan jam en frua fazo eblas tute resanigi. Progresintan tumoron oni plej ofte ne povas neniigi: en tiu okazo oni klopodas mildigi ies suferon kaj plilongigi ĝian vivon. Lastatempe oni intencas aktivigi la imunsistemon, kio ofte sukcesas.

Walter Klag

korespondanto de Monato en Aŭstrio

[FORIGITA!: bildo]

Kiel reklama atestanto (se tiel diri) de la kampanjo estis elektita statuo trovita de arkeologoj en suba Aŭstrio en 1908. La figuro havas grandajn mamojn kaj aĝas 29 500 jarojn. Foto: WALTER KLAG)