Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

KRIMOLOGIO

Tabuo falas, virina pedofilio realas

Oni emas malvolonte paroli pri virina pedofilio, eble ĉar efektive ĝia ekzisto ne estas konata aŭ, pli verŝajne, ĉar homoj pro multaj kialoj konsideras maloportune malsekretigi aŭ disvastigi ĉi tian situacion. Pedofilio deflanke de virinaj individuoj estas tamen fenomeno tiom reala kiom maltrankviliga, bedaŭrinde kapabla disfaligi la emociajn kaj raciajn certecojn, al kiuj ĉiu el ni estas ankrita kaj alkroĉita.

Interreto

Materiigi la ideon pri virinoj sekse logataj de infanoj fakte skuegas ĉiun stereotipon, kiun homoj havas koncerne ingenrajn ulojn. Ĉi tiu konstato konsterne elradikigas multajn konceptojn ĉeestantajn en la komuna imagaro. En socio, kies gazetaro rakontas pli kaj pli da historioj pri virinaj viktimoj de perforto, ŝajnas neimageble (se ne blasfeme) paroli pri erotikaj impulsoj rilataj al infanoj deflanke de virinoj mem. Tio aperas des pli fia kaj aĉa, se seksa misuzo estas plenumata de patrino kontraŭ la propra fileto mem. Estas malfacile por homoj kredi, ke malantaŭ la konsola — klasika — bildo de virino nature inklina al la prizorgado kaj al la amado de junaj kreitaĵoj povas male kaŝiĝi diabla konspiranto aŭ eĉ cifereca pedofilo, kiu vagadas tra la interreto serĉante aŭdovidan materialon por provi kontentigi nekonfeseblajn seksajn fantaziojn.

Menso

Tia mondo, nome la mondo de virina pedofilio, ĝis antaŭnelonge konscie obskurata de iuspeca “kolektiva neado”, ja ekzistas nek pli nek malpli ol ĝia maskla versio. Estas fakto, pri kiu ni devas ekkonscii: ĉiu ajn individua konduto devas esti interpretata kiel esprimo de personeco maturiĝinta enkadre de specifa rilata kaj interaga kunteksto; kaj en tiu kunteksto la plej grava elemento ja ne estas la genra diferenco inter viroj kaj virinoj, sed la nura komplekseco de la homa menso.

Feriumado

La fenomeno de seksa misuzado de infanoj deflanke de virinoj ekaperis proksimume en la malfruaj 1970aj kaj fruaj 1980aj jaroj, kiam virinoj plejparte usonaj kaj kanadaj — kutime temis pri riĉaj inoj eksedziniĝintaj aŭ vidvinoj — komencis veturadi al ekzotaj paradizoj. La celo? Serĉi la tiel nomatajn Beach Boys, tio estas lokajn infanojn kaj adoleskantojn, kiuj povus kontentigi iliajn seksajn dezirojn. Virino, same kiel viro, do povas organizi periodon de feriumado en tropikaj lokoj por serĉi tion, kio ŝi ne spertas en la ĉiutaga vivo: pasion, seksumon, kelkfoje eĉ sentimenton. Kiom ajn nekredebla tio aperos al kelke da legantoj, oni fidinde taksas, ke ĉiun jaron pli ol 80 000 virinoj dediĉas sin al seksa turismo. La virina fenomeno tamen ŝajnas esti ne tute komparebla kun la vira, ĉar inoj laŭregule nek molestas nek seksoperfortas.

Kliŝo

Ne simplas skizi unuopan profilon de pedofilinoj. Tian malfacilecon pravigas precipe la stereotipa maniero, en kiu la seksa misuzanto estas kutime priskribata kaj imagata de la socio: masklo, nejuna, malplaĉa el fizionomia vidpunkto kaj karakterizita de iom da psikozaj ecoj. Tiu regulo ne estas ĉiam valida. La mezuma pedofilo fakte havas tutnormalan aspekton, estas unuavide ĝentila kaj afabla, ne havas specifan aĝon. Des pli grave: ne nepre temas pri viro. Senkreditiginte la kliŝon, ke ekzistas iu genra influo kadre de la seksa misuzado, oni povas pli facile identigi la kuntekstojn, ene de kiuj maturiĝas tiu devojiĝanta konduto.

Generiloj

Pedofilino povas materiigi siajn perversajn seksajn dezirojn en la hejmo (do en sia familia medio) aŭ ekster ĉi-lasta; ŝi foje rolas kiel komplico de krimoj, foje kiel “nura” rekrutigisto; ŝi efektivigas siajn kondutojn rekte, kun siaj gefiloj, aŭ nerekte, do kun aliulaj infanoj. La manifestado de ĉi tiaj inklinoj varias: simpla esprimado de korinklino kaj tenereco povas kelkfoje transformiĝi en konkretajn formojn de persekuto kaj perforto (kiuj inkluzivas masturbadon, frotadon de generiloj kaj penetradon, sen kaj kun la helpo de objektoj). La elekto de la aĝo de la viktimo ŝajnas strikte havi ligitecon kun la personeco de la misuzanto. La pedofilina maniero agadi malsamas laŭe de la kunteksto, en kiu la misuzo okazas. Kiam ĉi-lasta realiĝas ene de la familio, la virino — rolante ekzemple kiel patrino, avino, onklino — adoptas delogajn strategiojn, kiuj antaŭvidas konduton prizorgan, protektan kaj aman. Inaj pedofiloj en la hejmo povas agi senĝene dum multaj jaroj, ĉar ili bezonas nek gajni iumaniere la fidon de la infano nek ĝin silentigi.

Parolado

La virino, pelata de forta deziro pri seksa kontentigo, fariĝas tiumaniere pli kaj pli potenca, dum la infano siaflanke vidas, ke ĝia bezono pri zorgo kaj amo iel realiĝas. Rilate al la pedofilio okazanta ekster la familia rondo, penvaloras atentigi, ke ĝi baziĝas sur delogaj kaj ĉirkaŭflataj kondutoj, similaj al tiuj tipaj por am-rilatoj inter plenkreskuloj. La parolado estas la armilo, sur kiu la virina pedofilo starigas sian taktikon, tiel ke estas plej ofte necesa nenia perforto por peli la infanon al seksaj agoj. Ŝi gajnas ties fidon simple promesante al ĝi dolĉecon kaj protekton.

Diferenco

Tio, kio estigas la precipan diferencon inter la nuna virina pedofilio kaj la pasinteca, estas la nuntempa implicita bezono — de la virino — manifesti siajn agojn, kvazaŭ postulante egalecon kun la masklaj antagonistoj. Hodiaŭ disfalas, sekve, la dogmo pri ĉiakoste sana patrineco, kaj samtempe malaktualiĝas la principo, laŭ kiu ĉiu ino nepre havigas aŭ havigu protekton al ido de la sama specio. Ja ne plu eblas nei la ekziston de masko, kiun kelkaj virinoj en nia socio elektas surhavi sur sia vizaĝo, profanonte senkulpulajn vivojn, kiujn ili estus vokataj gardi kaj defendi.

Cristina Casella

krimologo kaj korespondanto de Monato en Italio