Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

UKRAINIO

Intervjuo kun “griza optimisto”

La ukraina rusparolanta verkisto Andrei Kurkov prelegis ĉe la Instituto pri Politikaj Sciencoj en Aix en Provence (Francio) la 4an de decembro, 2015.

Kurkov naskiĝis en 1961 kaj plenkreskis en epoko, kiam floris humuraĵoj ĉirkaŭ Breĵnev, la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetio, aŭ Ĥruŝĉov. Lia pli aĝa frato estis disidento. Kurkov scipovas sep lingvojn kaj liaj libroj estas tradukitaj en 37 lingvojn. Tia internacia kulturo klarigas verŝajne lian malferman kaj humuran vidpunkton pri la nuna situacio en Ukrainio.

Lin intervjuis la Monato-korespondanto en Francio, Renée Triolle.

Monato: Kiel vi taksas “majdanon”?

Kurkov: Nu, majdano, do la protestoj ĉe la ĉefplaco en Kievo. La unua majdano estis influita de intelektuloj, bone organizitaj, la dua estas pli varia. Tamen la vivo plu daŭris. Staris barikadoj sed ĉe la placo bone funkciis la 30 butikoj kaj restoracioj. La komerca centro fermiĝis nur du tagojn. Mi loĝas tute proksime kaj tri fojojn tage vizitis la eventejon. Mia amiko senprobleme kondukis siajn infanojn al la apuda lernejo je 30 metroj de la barikadoj.

Monato: Kiel statas la rusa lingvo en la post- majdana Ukrainio?

Kurkov: Inter la 43 milionoj da ukrainoj (jam sen Krimeo), nur sep milionoj estas etne rusaj. En Kievo 70 % parolas ruse, same en Lvovo, Uĵgorod, en Odesso eĉ 80 %. La rusa lingvo neniam estis malpermesita, dum la ukrainan malpermesis du caroj. Eĉ se la ukraina lingvo estas oficiala, 90 % de la libroj kaj 80 % de la gazetoj estas en la rusa. Tiu diskuto koncernas nur intelektulojn kaj politikistojn. La popolo uzas ambaŭ kaj ne maloftas, ke kliento parolas ruse kaj vendisto ukraine. Ne estas problemoj.

Monato: Kia estonteco por la ukraina lingvo?

Kurkov: Nenio estis farita dum la lastaj 25 jaroj, de kiam Ukrainio sendependiĝis. La popolo sentas frustriĝon kaj elreviĝon pro la vanaj paroloj de la politikistoj. La ĉefa punkto restas: kiel perlabori monon.

Monato: Kiel vi vidas la estontecon de Ukrainio?

Kurkov: Se Putin malaperos, ne ekestos ŝanĝo. Li faris ĉion, por ke ne eblu plu reveni al normalaj rilatoj inter Rusio kaj Okcidento kaj Ukrainio. Li volas aneksi Donbason kaj rekrei oriente la saman situacion kiel en Transdnestrio (kie estas instalita la 14a rusa armeo), kun la diferenco, ke Moldavio estas agrikultura kaj Donbaso industria. En Donbaso, la uzinoj kaj minejoj nun detruitaj estis dum 25 jaroj subvenciataj de Ukrainio. Akcepto de sirianoj en Eŭropo estas pli bona ol la akcepto de rifuĝintoj el Ukrainio. La homoj fuĝis sed nun revenas, timante naciigon de la domo aŭ aŭto. Ne plu estas leĝoj. Ĉio okazas arbitre kaj ekzistas nun inter 40 000 kaj 50 000 krimuloj. Komence la homoj fuĝis al Rusio, nun ili preferas resti surloke. La solvo estos malrapida. La konflikto konkretiĝis ĉe etnismo, dum la regiono ĉiam estis tre miksita. Restas pasiva kolektiva sovetia pensmaniero: ĉio devas esti organizita.

Monato: Kio pri Eŭropa Unio?

Kurkov: Janukoviĉ, la prezidanto ĝis februaro 2014, opiniis, ke eblas ĉion aĉeti. En septembro 2013 li decidis subskribi interkonsenton kun Eŭropa Unio, dum fakte li estis kontraŭ Eŭropo. Ne venis ia ajn reago deflanke de Eŭropa Unio sed ja ĉantaĝo deflanke de Putin. Janukoviĉ ricevis 38 miliardojn da eŭroj, propagandis dum monatoj kiel iĝi eŭropano, kaj tuj ŝanĝis sian opinion. La propagando kontraŭ Eŭropa Unio estis stulta: “Vi havos 50 % da samseksemuloj” kaj similaj t.n. argumentoj. Kaj ne forgesu, ke ekzistis pli ol 200 registritaj politikaj partioj tamen sen veraj ideologioj. Ukrainio estas la sola lando, kie funkciis anarkiista respubliko.

Monato: Kiel vi travivis la aneksadon de Krimeo?

Kurkov: Strangas hodiaŭ aneksi teritorion per armiloj. Neniam estis ia politiko por integri la “fremdajn” regionojn, Krimeo aŭ Donbaso, kiujn mi vizitis kristnaskon 2014. Ĉie rusaj flagoj kun sloganoj, homoj kvazaŭ drogumitaj.

Monato: Ĉu laŭ vi ukrainoj estas psike koloniitaj de rusoj?

Kurkov: Ne koloniitaj, sed rusigitaj. Oni konstatis en 1991, ke komplete mankas ukrainaj vortoj en kelkaj fakoj, ekz. en medicino. Rusparolantoj konsideris la ukrainparolantojn naciistoj, dum ili simple parolis sian gepatran lingvon. Gogol kaj Bulgakov estas ukrainaj rusaj verkistoj, kaj ne forgesu ankaŭ, ke Ukrainio donis al Sovetunio tri ĝeneralajn sekretariojn: Ĥruŝĉov, Breĵnev kaj Ĉernenko.

Monato: Ĉu la ĝenerala ekonomia nivelo estas pli aŭ malpli alta ol en Rusio?

Kurkov: La lando ne malbone fartas. Estas malpli da senlaboruloj ol en Hispanio aŭ Grekio. La homoj kultivas sufiĉe por nutri sin kaj ne dependas de la ŝtato.

Monato: Ĉu la nuna situacio povas resti je la stato de latenta milito?

Kurkov: Jam estas mafia milito en la stratoj. Mi estas optimisto, sed mi estis “nigra optimisto”, tio estas iu, kiu scias, ke ĉio iam finiĝos sed ne certas, ke li pluvivos ĝis tiu momento. Poste mi iĝis “griza optimisto”: tio estas, mi scias, ke ĉio iam finiĝos kaj mi esperas pluvivi ĝis tiam.

Monato: Ĉu vi permesas, ke mi aperigu tion en Esperanto-gazeto?

Kurkov: Jes, bonvolu.

Renée Triolle

korespondanto de Monato en Francio

[FORIGITA!: bildo]

La ukraina verkisto Andrei Kurkov antaŭ sia prelego en Francio. Foto: RENÉE TRIOLLE

[FORIGITA!: bildo]

Intervjuito kaj intervjuinto: Andrei Kurkov kun Renée Triolle (kaj ekzemplero de Monato). Foto: RENÉE TRIOLLE