Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Mediteraneo plu poluata

La 4an de decembro okazis kunveno por pludiskuti, ĉu plilongigi la rajton ekspluati aluminion apud Marsejlo kaj plu polui Mediteraneon (Monato 2015/11, p. 23). La estro de la entrepreno Alcan, la uzinestro kaj deko da advokatoj estis akceptitaj dum unu horo kaj duono, kaj oni enlasis la defendantojn de la medio nur dek minutojn: profesoron Henri Augier, fakulon pri mara medio, kaj Gérard Carrodano, reprezentanton de la profesiaj fiŝkaptistoj. Sekve la rezulto de la “voĉdonado”, ĉu plilongigi aŭ ne la rajton ekspluati (= polui), estis jena: por 7, kontraŭ 2, sindetene 3. La ministrino pri ekologio ludas duoblan rolon, ĉar ŝi povus ordoni al la regiona prefekto (reprezentanto de la ŝtato) ĉesigi la permeson fine de decembro. La defendantoj de la medio ne rezignos, ĉar estos la unua ekzemplo, kiam poluanto ricevas benon polui nacian naturan rezervejon.

Renée Triolle

Francio