Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

LITOVIO

Vojo tra arbopintoj

Apud la orient-litova urbo Anykščiai, konata pro pitoreskaj naturbelaĵoj, en 2015 oni malfermis alte konstruitan lignan vojon. Ĝi pasas tra arbopintoj kaj unikas ne nur en la baltaj landoj, sed ankaŭ en orienta Eŭropo.

La vojo longas 300 m. Ĝi komenciĝas ĉe la ŝtonego Puntukas, kiu situas je 6 km sude de la urbo Anykščiai. La ŝtonego estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj en Litovio. En la jaro 2000 ĝi estis nomita natura, mitologia kaj historia monumento. Sur la ŝtonego estas elĉizitaj bareliefoj de la litovaj aviadistoj Steponas Darius kaj Stasys Girėnas, kiuj en 1933 per aviadilo Lituanica provis transflugi Atlantikon. Tamen ilia aviadilo rompiĝis sur la teritorio de la nuna Pollando. Puntukas estas memorloko pri ilia flugo. Ĝi estis inaŭgurita en 1943 okaze de la 10a datreveno.

Ekde la monteto de Puntukas la vojo kurbiĝas ĉe arbopintoj. Fine de ĝi staras 35 m alta observoturo, kiun oni supreniras per ŝtupetoj. De la turo malfermiĝas pitoreska vidaĵo al la arbareto de Anykščiai kaj la rivero Šventoji. Super la horizonto ankaŭ klare videblas la plej altaj turoj en Litovio, tiuj de la preĝejo de Sankta Mateo. La observoturon ornamas naciaj motivoj. Por handikapuloj kaj maljunuloj estas speciala lifto al la observoturo. Sur standoj turistoj povas trovi informojn pri la lokaj flaŭro kaj faŭno. En la informcentro ĉe la vojo estas ekspozicio, kiu sciigas pri la kreskaĵoj kaj bestoj de la loka arbareto. Ĝian belecon prikantis ne nur unu litova aŭtoro.

La unika vojo etendiĝas sur preskaŭ unuhektara areo. Por realigi la projekton oni uzis 395 tunojn da metalo kaj 1500 m3 da betono. La promenado laŭ la vojo, gvidanta tra la arbopintoj, estas senpaga, se la vizitantoj ne deziras ĉiĉeronadon.

last

[FORIGITA!: bildo]

La unika vojo komenciĝas ĉe la ŝtonego Puntukas. Foto: LAST

[FORIGITA!: bildo]

Vojo tra arbopintoj de arbaro. Foto: LAST

[FORIGITA!: bildo]

Promenado laŭ la vojo. Foto: LAST

[FORIGITA!: bildo]

Vizitantoj povas admiri belegajn pejzaĝojn. Foto: LAST

[FORIGITA!: bildo]

La alte konstruita vojo unikas ne nur en la baltaj landoj, sed ankaŭ en orienta Eŭropo. Foto: LAST