Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Noticoj

Ne plu paraj

Semaforoj, montrantaj — jen verde, jen ruĝe — homan paron kaj koron, aperis en la aŭstraj urboj Vieno kaj Linz por indiki al piedirantoj, ĉu transiri la straton aŭ ne. La paretoj indikis jen gevirojn, jen du virojn aŭ du virinojn. Prie jam raportis Monato (2015/11, p. 6).

Sed en Linz oni vidas nun denove unuopajn figurojn. Urba konsilisto, Markus Hein [hajn] de la Libereca Partio, ordonis la ŝanĝon. Li diris, ke semaforoj servu la trafikon kaj ne peru ian maldekstran ideologion aŭ mesaĝon.

La socialdemokrata urbestro en Linz, Klaus Luger, bedaŭris tiun “mistakson” kaj postulis la remuntadon de la paretoj.

“Samseksemo estas parto de moderna urbo kiel Linz kaj tiaj simboloj esprimas egaltraktadon,” opiniis la urbestro.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Denove solaj semaforaj figuroj en la aŭstra urbo Linz. Foto: Walter Klag